hejmen 

La Esenco de Budhismo

verkis Tubten Ĉodron
tradukis Ĝan Ŭ. STARLING

Represita el What Color is Your Mind?
kun permeso de
Snow Lion Publications
P. O. Box 6483
Ithaca, New York 14851 USA

Kio estas la esenco de la instruoj de Budho?

Simple dirita, ĝi estas eviti vundi aliulojn kaj helpi ilin kiel eble plej multe. Alia maniero por esprimi tion ĉi estas, “Forlasu negativan agadon; estigu perfektan virtecon; trankviligu la propran menson. Tio ĉi estas la instruo de la Budho.” Per forlasi negativajn agadojn, kiel la vundadon de aliaj, kaj detruajn motivojn, kiel koleron, kroĉiĝon kaj mensan neakceptismon, ni ĉesas vundi nin mem kaj aliajn. Per estigi perfektan virtecon, ni kreskigas bonigajn sintenojn, kiel nepartiajn amon kaj kompaton, kaj kondutas bonprogrese. Per trankviligi al ni la menson kaj kompreni la realecon, ni forlasas ĉiujn falsajn projekciaĵojn, tiel farante nin mem kalmaj kaj pacaj.

La esenco de la instruoj de Budho ankaŭ troveblas en la tri principoj de la vojo: la firma volo fariĝi libera, la altruisma sinteno kaj la saĝo scianta la malestecon de fantaziitaj aspektoj de ekzisteco. Komence, ni devas havi firman volon por fariĝi liberaj de la konfuzeco de niaj problemoj kaj iliaj kaŭzoj. Poste ni scios ke aliaj homoj ankaŭ havas problemojn, kaj pro havi amon kaj kompaton ni kreskigos la altruisman voladon por fariĝi Budhoj por ke ni povu esti kapablaj helpi aliajn bonrezulte. Por fari tion ĉi, ni devas kreskigi la saĝecon kiu komprenas la veran naturon de ambaŭ ni mem kaj aliaj fenomenoj kaj tiel eliminu ĉiujn falsajn projekciaĵojn.

Kiuj estas la Tri Juveloj? Kion signifas rifuĝi je Ili?

La Tri Juveloj estas la Budho, Darmo kaj Samgo. Budho estas iu kiu elpurigis ĉiujn malpuraĵojn de la menso la maltrankviligajn sintenojn, la enpremitajn postsignojn de kondutoj motivitaj per ili, kaj la makulojn de tiuj maltrankviligaj sintenoj. Budho ankaŭ kreskigis al Si ĉiujn bonajn kvalitojn, kiel universalajn amon kaj kompaton, profundan saĝon kaj lertajn metodojn por gvidi aliulojn. La Darmo estas la kontraŭstaraj metodoj kiuj detenas nin de problemoj kaj suferado. Tio ĉi inkludas la mensajn statojn al kiuj nia praktikado de la instruoj alkondukas. La Samgo estas tiuj estuloj kiuj havas rektan senkonceptecan komprenadon pri la neesteco de fantaziitaj manieroj de ekzisteco. Samgo ankaŭ povas montri la komunumon de ordinitaj homoj kiuj praktikas la instruojn de Budho.

Kio estas la celo de la Budhisma vojo?

Ĝi estas malkovri staton de daŭra feliĉeco por kaj ni mem kaj aliaj per liberigi nin el cikla ekzistado, la ciklo de konstante revenantaj problemoj kiujn ni nun spertas. Sube de la influo de nescio, maltrankviligaj sintenoj kaj kondutoj, ni naskiĝas kaj mortas, spertantaj diversajn problemojn dum la vivo. Kvankam ni ĉiuj volas esti feliĉaj kaj strebe provas akiri la objektojn kiuj ŝajne feliĉigus nin, tamen neniu vere kontentas pri sia vivo. Kaj kvankam ni ĉiuj volas esti liberaj de malfacilaĵoj, problemoj venas al ni malgraŭ tio ke ni ne intence strebis akiri ilin. Homoj eble havas multajn helpajn boncirkonstancojn en la vivo, sed kiam ni provas alparoli ilin dum pli ol kvin minutoj, ili komencas rakonti pri siaj problemoj. Tiuj el ni kiuj trovas sin en tia ĉi situacio, kiuj ankoraŭ ne estas Budhoj, nomiĝas “sentantaj estuloj”.

La radika kaŭzo de cikla ekzistado estas nescio: ni ne komprenas pri kiuj ni estas, pri kiel ni ekzistas aŭ pri kiel aliaj fenomenoj ekzistas. Nekonsciaj pri nia propra nescio, ni projekcias fantaziitajn manierojn de ekzistado en nin mem kaj en aliajn, pensante ke ĉiuj kaj ĉio havas ian esencan naturon sian propran kiu ekzistas sendepende, nur pro si mem. Tio ĉi kaŭzas ke kroĉiĝo leviĝu, tiu sinteno kiu troigas percepton pri la bonaj kvalitoj de homoj kaj objektoj aŭ projekcias sur ili bonajn kvalitojn kiujn ili vere ne havas kaj poste kroĉas al tiuj homoj aŭ objektoj, pensante ke ili alportos al ni veran feliĉecon. Kiam aferoj ne plenumiĝos tiel kiel ni atendis aŭ kiel ni deziris, ni koleriĝas. Tiuj ĉi tri bazaj maltrankviligaj mensostatoj nescio, kroĉiĝo kaj kolero kaŭzas la leviĝon de aro da aliaj, kiaj ĵaluzo, fiero kaj indigno. Tiuj ĉi sintenoj poste instigas ke ni agu, parolu aŭ pensu. Tiaj agoj (karmo) lasas enpremojn sur ni je la mensfluaĵo. Kaj tiuj enpremoj poste influas tion kion ni spertos en la estonteco.

Ni liberiĝos el la ciklo de renaskiĝo per kreskigi la saĝon kiu ekscias “Malplenecon” aŭ “senmemecon”. Tiu ĉi saĝo estas profunda kompreno pri la manko de fantaziitaj manieroj de ekzistado: la manko de solida, sendependa memo. Ĝi eliminas ĉiajn nescion, misajn konecptojn kaj maltrankviligajn sintenojn, tiel haltigante ĉiujn misinformitajn aŭ malpurigitajn agojn. La stato esti liberiĝinta nomiĝas nirvano aŭ libereco. Ĉiuj estuloj havas la kapablon atingi liberecon, stato de daŭra feliĉeco.

La Budho resumis la manieron de irado el konfuzeco en Iluminiĝon per sia instruo pri la Kvar Noblaj Veroj. Unue, ni havas nesatigajn spertojn en la vivo; due, tiuj ĉi spertoj havas kaŭzojn; trie, estas eble forpreni tiujn ĉi kaŭzojn kaj iliajn konsekvencajn malfacilaĵojn, tiel atingante staton de daŭra feliĉeco; kaj kvare, ekzistas vojo aŭ metodo por fari tion ĉi.

Kiel ni rilatu al la Tri Juveloj? Kion signifas rifuĝi ĉe ili?

Nia interrilato kun la Tri Juveloj estas simila al persono malsana kiu serĉas helpon de kuracisto, medikamento, kaj vartisto. Ni suferas pro diversaj malsatigaj cirkonstancoj en la vivo. La Budho estas kiel kuracisto kiu ĝuste diagnozas la kaŭzon de niaj problemoj kaj preskribas la taŭgan medikamenton. La Darmo estas nia vera rifuĝejo, la medikamento kiu kuracas al ni la problemojn kaj iliajn kaŭzojn. Per helpi nin survoje, la Samgo estas kiel vartisto kiu helpas nin preni la medikamenton.

Rifuĝi signifas apogi sin tutkore sur la Tri Juveloj ke Ili inspiru kaj gvidu nin al bonfarigan kaj helpan direkton en la vivo. Rifuĝi ne signifas pasive kaŝi sube de la ŝirmo de la Budho, Darmo kaj Samgo. Anstataŭe, ĝi estas aktiva klopodo pri movado laŭ la direkto kiun Ili montras kaj tiel plibonigi la kvaliton de nia vivo.

Kiam homoj rifuĝas, ili klarigas al si mem pri kiun direkton ili laŭiros en la vivo, kiu gvidos ilin, kaj kiuj estos iliaj kunuloj sur la vojo. Tio ĉi eliminas la sendecidecon kaj konfuziĝon kiuj leviĝas el manko de certeco pri la spirita vojo. Iuj homoj butikumas por serĉi spiritan bontrovaĵon: lunde ili uzas kristalojn, marde ili faras kaneligadon, merkrede ili faras Hinduan meditadon, ĵaŭde ili faras korpekzercan jogon, vendrede ili submetas sin al tutisma kuracado, sabate ili faras budhisman meditadon, kaj dimanĉe ili ludas pri ciganaj prognozkartetoj. Ili lernas multon pri multaj aferoj, sed ilia kroĉiĝo, kolero kaj mensa malfermeco ne multe ŝanĝiĝas. Rifuĝado estas fari klaran decidon pri tio, kio estu al si la plej grava vojo. Aliflanke, estas eble praktiki la instruojn de l’ Budho kaj gajni bonrezultojn sen rifuĝi aŭ fariĝi budhano.

Ĉu ni devas esti budhanoj por praktiki tion kion la Budho instruis?

Ne. La Budho donis vaste diversan aron da instruoj, kaj se iom da ili helpas nin vivi pli bone, solvi niajn problemojn kaj fariĝi pli helpemaj, sekvas ke ni libere rajtas praktiki tiujn. Ne estas necese nomi sin budhano aŭ akcepti iun dogmon. La celo de la instruoj estas helpi nin, kaj se la praktikado de kelkaj el ili helpas nin vivi pli paceme kun kaj ni mem kaj aliaj, tio estas la grava afero.


Ĝan Ŭesli STARLING (1955-    ) Naskite: John Wesley Starling ☸Usonano. Oficiale Esperantigis sian nomon laŭsone en 1996.