hejmen 

21 Laŭdo pri la Nobla Tara

tradukis
Ĝan Ŭ. STARLING

Jen praa budhana preĝ-ĉanto, la plej populara el tiuj dediĉitaj al Arja Tara, originale verkita en la sanskrita. Ĝi tiom antikvas ke oni atribuas ĝin al la historia Budho Ŝakjamunio mem. Tiom plena de simbola signifo ĝi estas, ke en tibetaj monaĥejoj ĉirkaŭ la mondo, ĉiu ĉantas ĝuste tiun ĉi laŭdkanton omaĝe al Arja Tara almenaŭ kelkajn fojojn ĉiutage.

La traduko:

Bedaŭrinde, tiu ĉi traduko venas al Esperanto ne rekte, sed pere de tri anglalingvaj versioj, kiuj mem tradukiĝis el la sanskrita kaj tibeta lingvoj. Inter tiuj tri, la ĉefe uzita estas tiu trovita en pamfleto Praktiko-Manlibro de la Fondaĵo Atisha’ verkita de tibeta monaĥo Lama Lobsang Jeshi Rinpoĉe kune kun Martin Ŭilson [Willson]. La aliaj du, uzitaj en kaŭzo de konfuziĝo (mia propra) pri nuanco ktp, troviĝas en Laŭde pri Tara verkita de Martin Ŭilson, kaj en La Kulto de Tara verkita de Stefan Bejer [Stephan Beyer].

Mi devis enkonduki kelkajn sanskritajn radikojn. Tiuj temas pri loknomoj kaj hindaj mitaj estuloj kiuj simple ne trovas taŭgan anstataŭon en eŭropaj mitoj. Estis same en la anglalingvaj versioj. Kelkajn tiujn radikojn mi indikis per klinaj literoj. La aliaj estas propraj nomoj de sanktuloj, lokoj ktp. Tiuj ĉi indikiĝas nur per majuskla komenclitero.

La metro:

Ambaŭ la sanskrita kaj tibeta versioj havas ok-piedan metron, ne sufiĉe por ĝui sintaksohavajn frazojn en Esperanto. Mi do decidis plilongigi ĝin. Plue, por ke ĝi restu ĉantebla, mi ne volis traduki ĝin nur vorton post vorto. Mi do ludis iomete pri la longeco de adverbaj kaj adjektivaj frazeroj, pri la vortordo, ktp. Sed restu trankvila pri la baza signifo, mi strebe provis fari ĉion nur minimume, kaj ja tre zorge!

La subjekto:

Arja Tara ludas tri rolojn. Ŝi estas Bodhisatvo pro tio, ke ŝi prenis la Bodhisatvan ĵuron...ke Ŝi strebe laboru helpi estulojn eskapi suferadon, metante ilin ĉiam antaŭ ol Si mem. Ŝi estas Diino pro tio, ke post epokoj da ekzercado je la mensaj sciencoj Ŝi akiris sufiĉe da supernatura povo por efektivigi Sian ĵuron. Kaj Ŝi estas Budho pro tio, ke Ŝi sukcesis je la fina venko...la forigo de ĉiuj Siaj mankoj kaj la kultivado de ĉiu bono.

Bodhisatvoj ofte havas apartan rolon, kroman ĵuron. Tiu de Arja Tara estas ke Ŝi ĉiam montras Sin ine. Iam, Tara estis ordinara virino. Ŝi laboris strebe je religiaj devoj kaj akiris multe da merito. Tiam oni instruis Ŝin, ke Ŝi preĝu renaskiĝi kiel viro por havi malpli da obstakloj. Tara rifuzis, dirante ke tio estas tro facila vojo. Ŝi tuj ĵuris, ke Ŝi ĉiam restu ino. Tio estis antaŭ multaj epokoj, en alia mondo. Intertempe, Ŝi konkeris ĉiun obstaklon kaj eventuale fariĝis Budhino.

La Budhoj ekzistas kiel pura menso, tute preter nura formo. Sed ili povas projekti formojn por helpi kaj instrui estulojn. La plej oftaj formoj de Arja Tara nombras dudek unu. Ili varias laŭ aspekto kaj koloro, sed la plej ofta estas kiel bela verda juna virino kun longaj nigraj haroj kaj tenante lotuson en la maldekstra mano. Krome, Ŝi sidas en iom nekutima simbola pozo, kun unu gambo etendita por montri Sin ĉiam preta eniri la mondon por helpi suferantojn. Preĝantoj imagas Ŝian bildon tiel dum ili ĉantas. Tiu imagobildo helpas ilin senti Ŝian proksimecon.

La signifo:

La sanskrita estas simboloplena filozofa lingvo, ne uzata por ĉiutagaj aferoj. Tial, oni devas scii ke sanskritaj ĉantoj ordinare havas tri nivelojn de signifo. La strike laŭvorta signifo, nomata la ‘ekstera’ signifo, plej subas. Kompreni ĉanton nur je tiu nivelo sen enketi pri la ‘interna’ kaj ‘sekreta’sekreta signifoj neniu lerta budhano faras. Laŭ la aliaj du, ĉiu elemento de la kanto estas simbolo por pli kaj pli subtila instruo. La sekreta estas tiom fajna, ke provi ekspliki ĝin al homoj ne pretaj tion ricevi estus vane...same kiel instrui kolegian kurson en gimnazio. Bedaŭrinde, nek spaco nek mia propra lerteco sufiĉas por profunde aŭ detale esplori tion tie ĉi, do mi ne provos. Pardonu.

Kutima dediĉo:

La meriton de la traduka laboro mi dediĉas al perfekta Budhiĝo por la bonfarto de ĉiuj estuloj.


La Dudek Unu Laŭdoj pri Tara

 

Aŭm! Riverence adorsternas mi min mem al Nobla Tara.

1    

Mi min sternas antaŭ Tara, Ŝi la tuja kaj sentima,
kun okuloj eklumigaj kiel noktomeza fulmo.
Naskiĝinta el lotuso sur marego el larmaroj
de Avalokiteŝvaro, granda Lordo de l' Tri Mondoj.

2    

Riverence mi min sternas al Ŝi kies belvizaĝo
estas el cent plene rondaj lunoj el aŭtunĉieloj,
kies ĉielarka lumo senobstakle radiiĝas
kun intenco superbrila ol milstel-konstelacio.

3    

Adorsternon al Ŝi kies manoj tenas lotusflorojn,
Tara ore blukolora, korpo de la Ses Perfektoj:
disdonemo, strebademo, paciganta disciplino,
pacienco, meditado, kaj saĝeco pri Malpleno.

4    

Adorsternon al Ŝi kiu kape kronas ĉiujn Budhojn,
kies streba aktivado preterlime venkas ĉion.
Atinginta la nivelon de ĉioma perfektiĝo,
al vi eĉ la Bodhisatvoj mem konstante sin apogas.

5    

Adorsternon al Budhino Tuttare kaj Hum diranta,
dispremanta en polverojn sube de l’ piedoj Siaj
la sep mondojn de deziro, de formeco, kaj de spaco,
praktikanta regkapablon super ĉiuj eblaj povoj.

6    

Adorsternon al Ŝi kiu ricevadas la oferojn
de Agnio, Indro, Bramo, Vajo, ja de ĉiuj dioj.
La spiritoj, mortintuloj, kun la jakŝoj, kaj gandharvoj
riverence antaŭ Tara kantas kune Ŝiajn laŭdojn.

7    

Adorsternon al Ŝi kiu diras la Hrad kaj Phat sonojn,
tiel tute detruanta la eksterajn minacantajn.
Dekstra gambo etendita kaj maldekstra entenita
brule brile Ŝi lumadas ene de flagrantaj flamoj.

8    

Riverence mi min sternas antaŭ Ture kiu venkas
la ok grandajn timindaĵojn kaj diablojn plej fortegajn.
Ŝi per la lotusvizaĝo tre minace tordiĝinta
venkas ĉiun kontraŭulon absolute sen escepto.

9    

Riverencan adorsternon al Ŝi bele ornamita
antaŭ Sia koro per la mana mudro Tri Juveloj.
Ŝi kun universaj radoj glorigante la manplatojn
ambaŭ kirle dissendantaj ŝprucojn de miriga lumo.

10    

Riverencan adorsternon al Ŝi brila pro ĝojego,
kun juvela krono kiu radiadas lumornamojn.
Kun rideto kaj ridado klare diras Ŝi Tuttare
kio jungas la diablojn kaj la diojn de la mondo.

11    

Adorsternon al Ŝi kiu havas la elvokan povon
super la armeoj de la regionaj gardspiritoj.
Per timiga sulkesprimo kaj vibranta Hum sonado
Ŝi alportas liberiĝon de malriĉo ĉiuspeca.

12    

Adorsternas mi min antaŭ Ŝi kronita de lunarĥo,
Ŝia kapo ornamita per blindige brila lumo.
Meze de l’ harbuklo Ŝia estas Budho Amitabo
dise radianta ĉiam elfluaĵojn de lumego.

13    

Adorsternas mi min antaŭ Ŝi sidanta en flamcirklo
same kiel la brulego de epokoj finiĝantaj.
Dekstra gambo etendita kaj maldekstra entirita,
ĝojo de la sekvantaro, skurĝo de la kontraŭuloj.

14    

Adorsternas mi min al Ŝi kiu tondre piedfrapas
al la tero ĝin premante sube de l’ manplatoj Siaj.
Per minaca ekrigardo kaj eligo de Hum sono
tute ĉion Ŝi subigas ĉie tra l’ sep dimensioj.

15    

Adorsternon al la virta kaj beata paculino,
Ŝi aganta el la kalma sereneco de Nirvano.
Per la absolute puraj praaj sonoj Aŭm, kaj Svaha,
Ŝi facile eldetruas eĉ la plejajn malbonegojn.

16    

Adorsternon al Ŝi kies adorantoj estas ĝojaj,
kiu eldetruas tute la kaptilojn malamikajn.
La scieca Hum litero kaj la dek-silaba mantro
aranĝitaj sur la Ŝia kora rado liberigas.

17    

Adorsternon antaŭ Ture, kiu paŝas martelade,
Ŝi havanta la esencon de la sema Hum litero,
Kaj pro kiu la montegoj Meru ’, Vindhja ’, kaj Mandhara ’
forte tremblas kaj skuiĝas kun la tuto del l’ tri mondoj.

18    

Adorsternon al Ŝi kiu tenas en la propra mano
cervoforme makulitan lunon kiel dia lago.
Ŝi du fojojn diras Ture kaj aldonas la Phat sonon
nuligante la venenojn absolute kaj por ĉiam.

19    

Riverence adorsternas mi min mem al Nobla Tara,
Ŝi fidata de la reĝo de la dioj kaj spiritoj.
Ŝi al ĉiu radianta ĝojon per la kirasaĵo
glatigadas la konfliktojn kaj terurajn sonĝojn ankaŭ.

20    

Riverencan adorsternon al Ŝi kies du okuloj
havas ambaŭ la brilecojn de la suno kaj la luno.
Ŝi du fojojn eldirante Hara kaj Tuttare sekve
trankviligas kaj kalmigas eĉ malsanojn plej timindajn.

21    

Riverencan adorsternon al Ŝi kies tri naturoj
estas tute perfektitaj per serene kalma forto,
forpelpova super jakŝoj, mortkorpuloj, kaj diabloj.
Vi, ho Ture, plej laŭdata el ĉielaj supremuloj.

Note:    

Tie ĉi oni kutime ĉesas ĉanti. La finaj versoj nur temas
pri la bonefiko de la superaj dudek unu laŭdoj)

1    

Tiu ĉi omaĝa kanto kune kun la semaj mantroj
kaj la dudek unu laŭdo-versoj pri la Arja Tara
por estulo ĝin kantanta kun saĝeco kaj piemo
kiu havas tre elkoran fidon por la Diinego

2    

kaj kutimas ĝin memori ĉe la fino de la tago
kaj refoje je mateno post vekiĝi el dormado
ĝi provizas sentimecon kaj la pekojn elnuligas
kaj detruas ĉiun ŝancon de postmorta submigrado

3    

Certas ja ke oni ĝuos tre rapidajn konsekriĝon
fare de dek miliono Konkerintoj sepoblita
kaj per tio oni gajnos tiom multe da grandeco
ke rapide oni iros en la rangon de Budheco.

4    

Eĉ veneno kiu estas plej fortega kaj timinda
sendepende de la speco: besta, planta, minerala...
sendpende kaj de tio, ĉu manĝita aŭ trinkita,
tuj elperdas sian forton ekde ties rememoro.

5    

Ĝi ĉesigas la dolorojn de estuloj suferantaj
afliktite de spiritoj, aŭ de febroj aŭ venenoj
aŭ de ia ajn alia minacaĵo imagebla.
Ĝi efikas se ĉantita eĉ nur du, tri, aŭ sep fojojn.

6    

Oni kiu volas havi novinfanon, tion gajnos.
Ankaŭ tiu kun deziro por riĉaĵoj tion gajnos.
Tute ĉion dezirata de la adoranto venos.
Kontraŭfortoj kaj obstakloj absolute malaperos.

La Laŭdo en Dudek Unu Omaĝoj, el la Tantro instruanta ĉiujn ritojn de Tara kompletiĝis.


Arja’  Arja’ Honoriga titolo, signifanta Nobla.

sanskrit/o  La antikva, sankta lingvo de Norda Hindujo.

monaĥ/o  Ano de religia ordeno, submetita al specialaj reguoj.

The Atisha Foundation Practice Manual, Lama Lobsang Yeshi Rinpoche and Martin Willson, The Atisha Foundation Press, (ne mendebla)

In Praise of Tara, Martin Willson, Wisdom Publications, ISBN 0-86171-033-9

The Cult of Tara, Stephan Beyer, Univ. of California Press, ISBN 0-520-03635-2

La listo de eblaj obstakloj al meditada kariero estas ege longa. En tio, la virinoj havas iomete pli ol viroj, parte pro plusaj problemoj rilate al la korpo (tiam la kuracaj sciencoj ege primitivis) sed plej grave, pro socia subpremado.

Ador-stern/i  (tr) Montri sian adoron al io sankta per sterni sian korpon laŭlonge sur la grundo kun la vizaĝo frotanta la teron.

Avalokiteŝvaro  Nomo de budhana sanktulo, la Bodhisatvo de Kompato.

Malpleno  Kun majusklo, la pleja esenco de ĉio, pri kiu ĉiu ebla priskribo mankas.

Du specoj de teruraj estuloj el hinda mito, loĝantaj en alia dimensio, sed kapablaj montri sin tie ĉi.

Laŭ la ekstera interpreto: leonoj, elefantoj, fajro, serpentoj, ŝtelistoj, kaptiĝo, ŝippereo, kaj diabloj. Simbole tiuj signifas la spiritajn danĝerojn de fiero, iluziiĝo, kolero, envio, eraraj komprenoj, avareco, alligiĝo kaj dubemo.

Mudr/o  Simbola pozo de la korpo, aŭ de parto de la korpo, signifanta la rolon ludata de pozanto.

Mantr/o  Formulo, tirita el sankta libro, kaj ripetata dum la mensa koncentriĝo (ekzemple: Aŭm Tare Tuttare Ture Svaha! t. e. Omaĝo Liberigantino Savistino Sukceso-donantino Est’! )

Tantr/o  Sankta teksto de la norda budhismo, en kiuj la sekretaj instruoj troviĝas.