hejmen 

Himno por Admiri la Majstran Budhon

tradukis
ŬATARU ŜIDOO

Antaŭparolo de la Tradukinto

Tiu ĉi himno enhavas dudek budhismajn kantikojn, ĉiu el kiuj konsistas el kvar versoj. Ĝi troviĝas en la komenca parto de la Sutro de Nemezurebla Vivo, kiun Ŝinran (1173-1262) respektis kiel la veran instruon. La sutro ĉefe traktas du temojn: unue la Purlando, kiun konstruis Amitabho, kaj due la kaŭzo, kiu ebligas ordinarulojn naskiĝi en la Purlando. La Primara Voto de Amitabho estis starigita, kiam Li en la nomo de Bodhisatvo Dharmakara sin ekzercadis sub la Budho Lokeŝvara. Tiutempe Li, Dharmakara, faris tiun ĉi himnon por admiri noblan figuron kaj gloran virton de sia Majstra Budho. En la himno estas deklaritaj Liaj konvinko kaj votoj, t.e. granda spirito de la Bodhisatvo Dharmakara, fronte al la Majstra Budho.


Himno por Admiri la Majstran Budhon

  1. Kiel brile lumas Via Glora Mieno!
    Via majesteco estas ja respektinda kaj senlima
    Kaj varmigas koron de ni vivestaĵoj;
    Kvazaŭ elstare hela flamo.

  2. Kaj la sunlumo kaj la lunlumo
    Sin kaŝas pro Via Lumo;
    Tiel same la brilo de gemoj
    Kvazaŭ nigriĝus sub la ombro de Via Lumo.

  3. La Trajtoj de Lokeŝvararaĵa Budho
    Aspektas senegale supermondeca;
    Laŭte trasonoras la Granda Voĉo de Lia Ekluminiĝo
    Senĉese ĉien tra la tuta universo.

  4. Viaj sangha disciplino, lernado, diligenteco,
    Trankvila meditado, sagaca saĝo,
    Kaj imponanta virto estas
    Elstarantaj fajne kaj senkompare.

  5. Estas evidente ke Vi enpenetras en la maron
    De Dharmo de la Budhoj, esploras ĝian profundon,
    Kaj malkovras ĝian internon;
    Tiel Vi votas elkoni ĉion ĝis Ĝia senlima fundo.

  6. Neniom da mallumo, avido kaj kolero oni trovas
    En Vi, respektata kiel Adorato de la mondo;
    Vi ja estas Heroo inter homoj kvazaŭ Leonreĝo
    Kun neimagebla virto senlima.

  7. Via merito estas granda kaj larĝa;
    Via saĝo estas profunda kaj admirinda;
    Via lumpotenco penetras en ĉiujn senlime,
    Kiu vibrigas eĉ la tutan universon.

  8. Mi elkore deziras fariĝi Budho,
    Kun la virto egala al Vi, la sankta Dharmo-reĝo,
    Kaj fariĝi la estro de l' ŝipego flosanta sur la maro de iluzio
    Ĝis mi igos ĉiujn vivestaĵojn atingi la bordon de iluminiĝo.

  9. Donaco, sangha disciplino, detenemo,
    Pacienco, penado, zeno, kaj saĝo -;
    Penante plenumi tiajn praktikojn de bodhisatvo
    Mi fariĝu la plej elstaranta Budho en la tutuniverso.

  10. Mi ĵuras: kiam mi povos atingi Budhecon
    Plenumante tiun ĉi Votaron ampleksan,
    Mi estigu mian landon la ripozejo grandfeliĉa
    Por la bono de ĉiuj homoj timtremantaj kaj turmentataj.

  11. Kvazaŭ sableroj sur la fundo de la rivero Ganga
    Multnombraj estas Budhoj;
    Mi oferi mian sinceran koron al ili ĉiuj senmanke.
    Tio tamen ankoraŭ ne sufiĉas.

  12. Por la bono de ĉiuj homoj mi senĉese antaŭenmarŝu,
    Serĉu la vervekan vojon ĝis mia Voto plenumiĝos,
    Volonte ĵetu min tra fajro de pasioj plenaj en la mondo.
    Tio multe pli taŭgas ol oferado al Budhoj.

  13. El la regnoj de Budhoj
    Multnombraj egale al sableroj ĉe marbordo
    Ĉiuj sin trovas entute
    Kiel la sennombraj purlandoj kune.

  14. La regnojn de Budhoj prilumu
    Mia lumo ĝis ĉiu ajn angulo;
    Tiamaniere mi antaŭenmarŝu sur la vojo
    Kaj miaj sanktaj digno kaj virto fariĝu senlima.

  15. Kiam mi fariĝos Budho, mi deziras ke
    Mia regno estu la unuaranga;
    Ĉiuj regnanoj ĉe mi havu mirindan virton,
    La ekzercejo ankaŭ estu transcenda.

  16. Kiel trankvila estas ĉi tiu regno de nirvano!
    Ĝi ja gloriĝas senegale kaj senkompare;
    Mi faru la rimedon de granda kompato
    Al ĉiuj homoj por savi ĉiun el ili.

  17. Tiuj personoj kiuj venas el la dek direktoj
    Restu en plezuro kaj estu pura en sia koro;
    Ili estu trankvilaj en la familia rondo de mia regno.
    Mi donu al ili la eternajn ĝuon kaj pacon.

  18. Altrespektata Majstro, mi elkore deziras ke
    Vi atestu la verecon de miaj sinceraj votoj,
    Kiujn mi ja volegas plenumi
    Penante kaj strebante por ilia perfektigo.

  19. La Budhoj en la regnoj tra la dek direktoj
    Ĉiuj enhavas Saĝon senbaran;
    Sekve Vi kaj Ili montru al mi porĉiaman Kompategon kaj
    Rigardu mian aspiron noblan.

  20. Eĉ se mia korpo sinkus en la mezon de suferoplena veneno,
    Pro ke mi serĉu la veran vojon,
    Mian praktikon mi pacience kaj senpente penu kompletigi
    Ĝis mi povos finplenumi mian Voton.