hejmen 

Esenca Sutro por Saĝo-Perfektiĝo

(Sanskrite, laŭsone: Praĵnja-Paramita Hridaja Sutra)

tradukis
IKEDA Hiroŝi

Represita el La Japana Budhano n-ro 142 (1971)

Riverenco al Ĉioscianto!

Bodisatvo sankta Avalotekiŝvaro, praktikante profundan saĝ-perfektigadon, konstatis ke ĉiu ekzistaĵo estas konstruata el kvin elementoj. Plie li penetris ke la naturo de l’ elementoj estas tute senenta.

Ŝariputra, en tiu ĉi mondo, ĉia materia fazo estas senenta, kaj pro la senenteco, ĝi formas materion. La senenta fazo ne ekzistas sendepende de materia fazo, same, ankaŭ la materia fazo ne ekzistas disde senenta fazo. La naturo de substanco estas senenta, kaj la senenteco formas ĉian fenomenon. Egale ankaŭ sento, percepto, intenco, kaj scio ne havas sian enton. Ŝariputra, en tiu ĉi mondo, la naturo de ĉiu ekzistaĵo estas senenta, nek malpuriĝas kaj neniom konsumiĝas nen pliiĝas.

Tiel, Ŝariputra, ĉe la fazo senenta, nenie estas materio, nek orelo nek nazo, nek lango nek korpo, nek volo. Formitaĵo videbla, sonoro aŭdebla, odoro flarebla, gusto gustumebla, objekto palpebra, kaj celo intencebla, ĉio ne ekzistas.

De la videbla amplekso ĝis la sciebla amplekso, neniu ento ekzistas.

Nenie oni trovas trankvilon nek iluzion, sed neniam perdos la trankvikon nek liberiĝos el la iluzio. Fine oni atingas ataton kie ne estas kadukiĝo nek morto, sed ne liberiĝas el ili. Tie oni ne trovas suferon, suferamason, subpremadon kaj subpremvojon. Nenion oni scios, nenion oni gajnos.

Per la sengajneco, oni trankviliĝas konfidante bodisatvan saĝ-perfektigadon, kun sia koro ne kovrita de iluzia nebulo. Tiam oni timas nenion, kaj vivas en eterna paco, sinliberiginte el renversita iluzio. Budhoj estintaj, estantaj, kaj estontaj atingas la plej superegan vastan versaĝon per la saĝ-perfektigado.

Do, vi sciu, ke la granda mantro de l’ saĝ-perfektigado, la granda versaĝa mantro, la superega mantro, la senkompara mantro subpremas ĉian suferon, kaj ĝi estas eterne vera ĉar malfalsa. La mantro estas jene predikita en la saĝ-perfektigado.

Gate gate paragate parasamgate bodhi svaha!

Atinginto, atinginto, purbordon-atinginto, purgbordon-elatinginto, versaĝo, hura!

Jen fino al la esenco
de l’ saĝ-perfektigado.


Ĉioscianto  La dekkvara nomo el la okdek nomoj de la Budho.

Bodisatvo  Serĉanto de vero en mahajana budhismo kiu penadas savi kreitaĵon el iluzio.

Avalokiteŝvaro   La sanskrita vorto estas dividebla "Avalokita" (vidi) kaj "iŝvara" (libere). Sed antikve ĝi estis "Avalokitasvara", kaj "svara" signifas sonon. Ĝenerale estas traduko kun emfazo sur lia saĝo, kaj kun emfazo sur lia amo.

Saĝ-perfektigado   Sanskrite praĵnja-paramita (proksima laŭ-sonigo) en kiu Praĵnja signifas originan saĝon de homo kiu rimarkis sian veran mision en homara vivo. Pri la vorto Paramita estas diversaj opinioj; unu el ili estas param (alia bordo = pura bordo = versaĝo) + ita (atingi, transiri), alia estas parami (elatingi alian bordon) + ta (stato). Vijnjajna signifas scion por prijuĝi aŭ por distingi, sed prajnja-paramita signifas profundan saĝon per kiu oni povas penetri unu komunan elementon el ĉiuj ekzistaĵoj. Nuntempe oni komprenas prajnja-paramita-n en tiu ĉi okazo, kiu estas aldonita la vorton gambhira (profunda), ke ĝi ne estas ĝenerala okazo kiel unu el ses pramitoj, sed enhavas ĉiujn ses paramitojn. Tamen estas dubema ke tiu ĉi ideo ekzistadas en la antikva tempo.

Ses paramitoj:

  1. dana-paramita Ni donas sian tenaĵon al la kreitaĵo al kiu mankas ĝi, ekz. monon al malriĉulo, manĝaĵon al malsatulo, amon kaj darmon al amsekulo. Oni devas fari nefiere, kaj neniam esperu ian ajn redonon.
  2. sila-paramita Oni devas vivi ĉiam bonkore laŭ justa vojo.
  3. ksanti-paramita Oni devas toleri ĉian suferon, koleri niniam kaj teni neniam plendon aŭ malicon.
  4. virya-paramita Oni devas serĉadi veran saĝon fervorege.
  5. dhjana-paramita Oni trankviligas sin, kaj enmetas sin en profunda pensado pri veroj de budhismo per koncentrado de sia koro.
  6. prajnja-paramita Oni scias aferojn rekte, ne pere de alia medio.

5 kvin elementoj   Sanskrite: panjca skandha. Tio signifas kvin amasojn. Nome, ili estas materio (substanca fenomeno), sento, percepto, intenco kaj scio (koraj fenomenoj). Antikvaj hindaj budhistoj havis ideon, ke ĉiu ekzistaĵo estas konstruata de tiuj ĉi elementoj.

sen-ent/a Sansksrite: ŝunjata. Tio signifas staton en kiu estas nenio, kaj signifas nulon en hinda matematiko. Materia ekzistaĵo, ŝanĝiĝinta kun interinfluado, ne povas esti prenata kiel ento aŭ subjekto, sed nur kiel fenomeno. Kiam vi vidas komedion en televido, eble vi sentas amuzon, sed se tragedion vi fariĝas malĝoja. Tamen se vi vidas la naturon de radianta elektra ondo en oscilografo, tie vi vidas nur similajn ondojn. Tiuj ĉi similaj ondoj fariĝas komedio aŭ tragedio transformite en televia ricevilo. Ĉia ekzistaĵo en la mondo estas sama kiel bildo sur braŭntubo, kaj la radianta ondo estas ŝunjata. Tiel ŝunjata estas neniel sama kun vantaĵo. La veran sencon de (jad rupam sa ŝunjata) plej trafe prezentas la fama Ejnstejna ekvacio: E=mc2

Ŝariputra Sanskrite: Ŝari (unu speco de egreto) + putra (filo). Li estis disĉiplo de la Budho Ŝakamunio, kaj estis la plej sagaca el la disĉiploj.

materia fazo Sanskrite: rupa. Tio signifas substancon aŭ formitaĵon. La vorto estas farita el rup (formi) kaj signifas formitaĵon, aŭ el ru (rompi) kaj signifas rompaĵon aŭ ŝanĝaĵon.

sent/o Sanskrite: vedan. La vorto "vedan" estas farita el vid- (sci-), kaj signifas ‘ricevi eksciton’

percepto Sanskrite: samnja. La vorto estas farita el sam (tuto) + ĵnja (scii), kaj signifas ‘distingi diversajn aĵojn’.

intenc/o Sanskrite: samskara. Tre malfacila vorto por traduki, ĉar ĝi havas diversajn sencojn en kara. La signifo en tiu ĉi okazo estas ‘formi scion el percepto’. Tiu ĉi traduko estas uzata pro tio ke la vorto havas la sencon ‘konscia movo fluanta en unu direkto’. Alia trakudo ‘inklino’ aŭ ‘konscio’ estas ebla.

sci/o Sanskrite: vijnjana vi (dividi) + ĵnja (scii) signifas ‘scio por distingi’. Ĝenerale oni dividas ĝin en ses specojn:

  1. Okulo distingas formojn.
  2. Orelo distingas sonojn.
  3. Nazo distingas odorojn.
  4. Lango distingas gustojn.
  5. Korpo distingas palpebraĵojn.
  6. Volo distingas korajn objektojn.

iluzia nebulo Tiuj ĉi vortoj estas aldonita de la tradukinto por klarigo.

eterna paco Sanskrite: nirvana. Tio signifas staton elliberiĝintan el ĉiuj konfuzitaj iluzioj. Ofte oni komprenas nirvanon kiel trankvila morto, sed tio estas nur unu okazo de nirvano. En teravada budhismo nirvano estas fina celo por veroserĉanto, kiu deziras meti sin mem en trankvilo, sed en mahajana budhismo, ĝi estas la unua fundamento por savi la kreitaĵojn en budha amo.

mantr/o Sanskrite: mantra. Tio signifas ‘veraj vortoj de Budho’, kaj havas miraklan forton en la vortoj. Tial ĝi ne estas tradukita en ĉiuj sutroj.

Laŭ alia klarigo: ‘Atinginte, atinginte, purbordon atinginte, purbordon elatingante, jen estas versaĝo. Hura!’

esenc/o Sanskrite: hridaya. Ĝenerale tio signifas koron, sed en tiu ĉi okazo, esenco estas pli taŭga.