hejmen 

La Profito el la Aniĝo al la Ordeno

(Palie, laŭsone: Samanta-Phala Sutro -- Digha Nikajo 2)

tradukis
Geo H. JOKSON

Represita el La Japana Budhano n-ro 167 (1975)

Iam, kiam la Beata Gotamo loĝis, kune kun granda kompanio de sanghanoj, en la bosko de mangoarboj de la kuracisto Jivako, Aĵatasatuo, la reĝo de Magadho, instigita de Jivako, ekrajdis, kune kun sia akompanantaro, sur riĉe ornamitaj elefantoj, por viziti la Honoraton de la mondo.

Alvenante ĉe la bosko de mangoarboj, kaj rigardante la grandan nombron de sanghanoj tie kunvenintaj kaj tutsilente sidantaj, la reĝo miris. Li alproksimiĝis al la Beatulo kun la kutimaj signoj de respekto.

“Plaĉus al mi demandi la Beatan Gotamon pri iuj aferoj,” li diris, “se li lasus al mi, ke mi faru la demandojn.”

“Demandu, reĝo, kion vi volas.”

“Sinjoro,” diris la reĝo, “el ĉiuj ordinaraj profesioj kaj metioj, en kiuj la homoj de la mondo sin okupas, ĉiu liveras al sia faristo la rekompencon kaj profiton propran al si. Homoj, tiel okupataj, ĝuas la vivon, subtenas sin kaj siajn dependanton kaj rikoltas la rekompencon de merito, kiu kondukas al ilia profito kaj en tiu ĉi vivo kaj la sekvanta, kaj feliĉeco estas la rezulto. Ĉu vi povas sciigi al mi, sinjoro, kio estas la profito kaj rekta fruktodono, videbla en tiu ĉi mondo, el la vivo de sanghano?”

“Ĉu vi jam demandis simile aliajn ermitojn kaj instruistojn, reĝo?”

“Mi jam tion faris, sinjoro. Ili ĉiuj evitis rektan respondon al mi, prefere klarigantaj siajn diversajn planojn kaj teoriojn pri ekzisto, tiel ke mi foriris nekontente. Nu, sinjoro, mi volas fari la saman demandon al vi: ĉu vi povas montri al mi ian rektan fruktodonon, en tiu ĉi mondo, el la vivo de sanghano, tian, kian povas montri ĉiu, kiu okupiĝas en ordinara mona afero?”

“Mi povas, reĝo, sed unue mi faru demandon al vi; vi respondu tiel, kiel vi opinias taŭge. Supozu ke unu el viaj servuloj -- viro kiu pasigas la vivon en laboro inter la anoj de via domego, humila laborulo, malmulte estimata de siaj superuloj --, supozu ke li lasas la servadon ĉe vi kaj, razinte la verton kaj la barbon, alprenas la vivon senhejman, surmetas la flavan robon, kaj aniĝas al la Ordeno. Se, pliposte, sciigo pri tio atingas viajn orelojn, ĉu vi ekkrius, ‘Tiu homo revenu tuj! Revenu kaj laboru por mi!’?”

“Tute ne, sinjoro. Mi salutus lin respektplene, mi min levus je lia alproksimiĝo, kaj petus lin, ke li sidiĝu. Vestojn, pelvon kaj loĝejon mi havigus al li, kaj li ricevus la honoron taŭgan por tiu, kiu alprenas la sanktan vivon.”

“Estante tiel, reĝo, ĉu jes aŭ ne montriĝas fruktodono en la vivo de ordenaro?”

“Sendube, sinjoro, jes.”

“Sed tio, reĝo, estas nur la unua frukto de la vivo de sanghano. Estas aliaj konsiderindaĵoj, kaj pli gravaj ol tio. Tiu, kiu estas tiel feliĉa aŭdi la vortojn de Tathagato, Luminiĝinto, Budho, estas forlasinta la mondan vivon por sekvi la paŝojn de tiu, vivas memregate per tiu regado de la menso kaj la korpo, kiu estas deviga al ordenano. Lia ĝojo estas pro virto. Li edukas sin en bona konduto, inda parolo, senkulpa agado, prava vivmaniero kaj ĉasteco. Puraj estas liaj pensoj kaj faroj, kaj gardataj estas la pordoj de liaj sentoj. Pripensema kaj aplombeca li estas tute feliĉa.

“Tiu homo, reĝo, jam flankenmetis maldolĉecojn kaj malbonvolon, kaj vivas kompatante ĉiujn estaĵojn, kaj tiel estante mastro de la virtoj, li ne vidas, de iu flanko, danĝeron al sia memregado en konduto. Tiel tiu homo estas kontenta.

“Plue, li nun bezonas malmulton. Jam ne maltrankviligas lin sopirado al la plaĉigo de la gusto. Al li sufiĉas vesti la korpon per simplaj roboj, manĝi simplajn manĝaĵojn, kaj jam ne ŝarĝi sin per riĉa posedaĵaro.

“En ĉiuj siaj egoj, kiuj ajn ili estas, en la tuta sia vivmaniero, kiel ajn ĝi okazas, li atentas la veran signifon de ĉio, alte tenante la idealon viditan, kaj rifuzante la allogon de nura fenomeno.

“Li regas siajn surtojn(?: neklare presita), kutimigas sian korpon al obeo de li, gardas sian komprenopovon, kaj atingas la mensostaton en kiun ne povas eniri malbono.

“Lebero de la malutiloj de la monda vivo, libera de la ligiloj de allogiĝo, libera de ĉagreno, malĝojo, maltrankvilaj pensoj, kaj avido, tia homo trovas ĝojon ekkreskante en sia koro, tiel ke li pleniĝas de pacsento, kaj en tiu paco lia koro trankviliĝas.

“Li lernas ekzerci sin, kaj konduki sin, en la necesajn statojn de meditado, atingas mensopovon kaj leviĝon de la spirito. Li lernas krei kaj uzi la mensokorpon, kiu estas ĉiel, tiel perfekta kiel la fizika. Tiamaniere li gajnas potencon, povante fariĝi kaj unu kaj multaj, aŭ videbla aŭ nevidebla, povante regi la elementojn kaj venki spacon kaj tempon.

“Li perceptas kaj povas rekoni siajn antaŭajn naskiĝojn, dirante: ‘En tiu loko mi havis nomon tiun, mia loĝejo estis tia, kaj tiamaniere mia vivado estis.’ Tiel li rekonas kaj rememoras siajn antaŭajn statojn en tagoj pasintaj, laŭ ĉiuj iliaj detaloj kaj medioj.

“Tiel same, kiel homo, kiu iris de unu vilaĝo al alia, kaj de tiu alia iris hejmen, scias: ‘De tiu vilaĝo mi iris al tiu alia, kaj dum mi estis tie, mi agis tiel kaj tiel parolis, kaj de tie mi revenis al la mia vilaĝo.’ Eĉ tiel estas tiu povo de rememoro kaj tio estas rekta fruktodono de la vivo de sanghano. Plue, la senhejma instruanto de la Tathagato, kun serenaj menso kaj koro, pura, kulturita, sen malbono, perceptas la funkcion de la universalaj leĝoj, vidas rezultojn, kiuj sekvas kaŭzojn, kaj konas la noblulojn kaj la malnoblulojn, la feliĉulojn kaj la malfeliĉulojn iradantajn laŭ siaj faroj.

“Li scias la veron de sufero. Li vidas la kaŭzon de sufero. Li perceptas sensuferiĝon. Li komprenas la vojon, kiu kondukas al sensuferiĝo.

“Tiel sciante, li estas libera de la malpurigo de avido kaj la morta malpurigo de nescio. Tial, estiĝas en li scio de lia liberigo, kaj li scias: ‘Renaskigo estas detruita. Travivita estas la sankata vivo: Kio estas farenda, tio estas farita.’

“Tiuj estas la avantaĝoj efektivaj kaj videblaj, ho reĝo, en la vivo de sanghano, en la vivo de tiu, kiu havas la feliĉon aŭdi kaj kompreni la vortojn de Lumiĝinto, de Budho, kaj forlasas la mondan vivon por aniĝi al la Ordeno.”


Geo H. JOKSON (1898-1980) Angle: Geo H. YOXON. Tuj post la fondiĝo de BLE komencis labori por la ligo kiel sekretario kaj eldonis la unuan organon "La Budhismo" ekde 1931.