hejmen 

La Unua Prediko de l’ Budho

tradukis
DAZAI Huzimaru

Represita el La Japana Budhano n-ro 144 (1971)

Nun la Budho pensis: “Al kiu mi prediku la doktrinon unue? Kiu komprenus tiun ĉi doktrinon bone?” Kaj la Budho pensis: “Estas Alara Kalama; li estas lerta, saĝa, kaj klera; kaj li estas apenaŭ malpurigata de iom da polvoj. Ĉu mi prediku pri la doktrino unue al Alara Kalama? Li bone komprenos tiun ĉi doktrinon.” Tiam iu nevidebla dio diris al la Budho: Alara mortis jam antaŭ sep tagoj. Kaj la Budho pensis: “Alte estis Alara Kalama. Se li aŭskultus mian doktrinon, li bone komprenus tion.”

Tiam la Budho pensis pri Uddaka Ramaputta tiel sama maniere kiel pri Alara Kalama, kaj sciiĝis ke li jam mortis antaŭ sep tagoj. Tiam la Budho pensis: “La kvin bikŝuoj multe servis por mi, ili atendis ĉe mi dum mia ekzercado por obteni liberiĝon pere de asketado.” Kaj la Budho vidis per okulta povo ke la kvin bikŝuoj estas vivantaj en Varanaŝi en la parko Isipatana. Do, li ekiris al Varanaŝi.

Nun Upaka, kiu apartenas al Aĵivaka sekto vidis la Budhon vojaĝantan sur la vojo inter Gaja kaj Bodhi-arbo; kaj li diris al la Budho: “Via vizaĝo, amiko, estas serena; via vizaĝ-koloro estas pura kaj brila. Kiamaniere, amiko, vi eksiĝis de la mondo? Kiu estas via instruisto? Kies doktrinon vi predikas?” La Budho diris al li, per la sekvantaj stancoj: “Mi venkis ĉiujn malamikojn; mi estas tute saĝa; mi estas libera de ĉiuj makuloj; mi lasis ĉiujn for, kaj obtenis liberiĝon per perigo de deziroj. Ĉar mi jam proprigis ĉiujn sciojn, kiel por mi necesas instruisto? Mi ne havas instruiston; neniu estas egala kiel mi; en la mondo de homoj kaj dioj, neniu estaĵo estas egala kiel mi. Mi estas la sanktulo en tiu ĉi mondo. Mi estas la plej alta instruisto. Mi nur estas absoluta Sambudho; mi proprigis krankvilecon per elĉerpigo de ĉiuj pasioj kaj akiris Nirvanon. Por trovi la reĝolandon de Vero, mi iros al la urbo de Kasis; mi frapos la tamburon senmortan en la mallumeco de tiu ĉi mondo.”

Upaka demandis: “Amiko, kiamaniere oni povas fariĝi la sankta, absoluta Jina?”

La Budho diris: “Kiel mi, ĉiuj fariĝus Jinas per pereigo de la Asavas; mi venkis kontraŭ ĉiuj statoj de pekemeco; pro tio, Upaka, mi estas la Jina.”

Kiam li diris, Upaka, la Aĵivaka respondis; “Verŝajne estus tiel, amiko.” Kaj svingante lian kapon, li deiris per alia vojo.

La Budho venis al Varanaŝi, al la parko Isipatana, al la loko, kie la kvin bikŝuoj estis. Kiam ili vidis lin, ili interkonsentis unu al alia, dirante “Amiko, jen venas la samano Gotama, kiu vivas en sufiĉego, kaj kutimiĝas al luksa vivo. Ni ne salutu lin; nek ni levuĝu de nia sidejo, kiam li alproksimiĝos; nek ni prenu liajn vazon kaj robon de liaj manoj. Sed ni metu por li sidejon; se li ŝatas, lasu lin sidiĝi.” Sed kiam la Budho alproksimiĝis, ili ne plenumil siajn interkonsentojn. Kaj la Budho sidiĝis sur la sidejon kiun ili preparis; kaj lavis siajn piedojn. Nun ili alparolis al la Budho per lia nomo kaj kun la niminalo “Amiko”.

La Budho diris al ili: “Ne alparolu, O bikŝuoj, al la Tathagato per lia nomo kaj per la nominalo ‘amiko’. La Tathagato estas la sankta absoluta Sambudho. Aŭskultu, O bikŝuoj, mi gajnis jam senmortecon; mi instruos al vi; al vi mi instruos la doktrinon. Se vi marŝus en la vojo, kiun mi montros al vi, postnelonge vi atingus la veron, kaj vi vivus proprigante plej altan celon de la sankta vivo.”

La kvin bikŝuoj diris al la Budho: “Amiko ‘Gotama’, antaŭe vi ne povis obteni tiun potencon kiu superas potencon de homo, nek superecon kaj sanktan konon kaj sagececon. Kiamaniere, vi vivanta en sufiĉeco, povis obteni tiun potencon kiu superas potencon de homo, kaj superecon kaj sanktan konon kaj sagececon?”

La Budho diris al ili: “La Tathagato, bikŝuoj, ne vivas en suficeco. La Tathagato estas la sankta, absoluta Sambudho. Aŭskultu mian diron, O bikŝuoj; mi instruos al vi.” Du foje tri foje ili diris al la Budho saman demandon kiel supre diritan.

Kiam ili parolis tiel, la Budho diris al ili: “Ĉu vi konsentas, O bikŝuoj, tion, kion mi neniam parolis al vi tiamaniere antaŭ hodiaŭ?” “Vi neniam parolis tiamaniere, O Sanktulo.” “Tathagato, O bikŝuoj, estas la sankta, absoluta Sambudho. Aŭskultu mian diron, O bikŝuoj, mi instruos al vi ”


Jina  1. Vekinto.

Asavas  1. ekscitiĝo