Vivo de la Budho
Parto 1 el 2

 hejmen 

Ĉapitroj

1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja  ↑ 

Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodano. Li edziĝis al Kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la regno de Ŝakja militista tribo vivanta ĉe Kolija Regno en la norda Hindio, kie nun estas Nepalo. La ĉefurbo de Ŝakja Regno nomiĝis Kapilavasto kaj situis ĉe la montpiedo de Himalajo.

Reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anĝano de Kolijaso. Pro ŝia beleco oni nomis ŝin Maja, kiu signifas “vizion”. Sed la plej mirindaj kvalitoj estis ŝiaj virto kaj talento, do ŝi estis naturdotita kun plej altaj inteligenteco kaj pieco. Reĝo Sudodano konformis al sia aminda edzino. Li nomiĝis “La reĝo de la leĝo”, ĉar li regis en la regno laŭ la leĝo. Neniu el la Ŝakjanoj estis pli honora kaj respektinda ol li. Lin admiris ne nur la nobeloj kaj korteganoj, sed ankaŭ la dommastroj kaj komercistoj. Ĝuste en tiu nobela familio naskiĝos la Budho.

La reĝino havis vivecan sonĝon kiam ŝi dormis en la palaco en plenluna nokto. Ŝi trovis, ke kvar ĉielanoj portis ŝin al Anota Lago en Himalajo. Post banado al ŝi en la lago, la ĉielanoj ŝin vestis per ĉielaj vestaĵoj, ŝmiris per parfumoj kaj ornamis per ĉielaj floroj. Baldaŭ aperis elefanto portanta blankan lotusfloron per sia trunko. Ĝi ĉirkaŭiris ŝin trifoje kaj iris en ŝian uteron tra la dekstra flanko de ŝia korpo. Poste la elefanto malaperis kaj la reĝino vekiĝis, sciante, ke ŝi ricevis gravan mesaĝon, ĉar elefanto estas simbolo de honoreco en Nepalo. La reĝino rakontis la sonĝon al la reĝo frumatene en la sekva tago. La reĝo konfuziĝis, kaj tuj alvenigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.

“Via Reĝa Moŝto,” diris la saĝuloj, “vi estas feliĉa. La ĉielanoj elektis nian reĝinon kiel patrinon de la plej pura infano, kiu fariĝos grandulo.” La reĝo kaj reĝino ekzaltiĝis aŭdinte tion.

Ili tiel plezuriĝis, ke ili invitis multajn nobelojn en la lando al la palaco por festeno kaj por informi ilin pri la bona novaĵo. Eĉ bezonantoj ne estis forgesitaj. Oni donacis manĝaĵojn kaj vestaĵojn al la malriĉuloj en la celebrado. La tuta regno avide atendis la naskiĝon de la nova reĝido, kaj Reĝino Maja ĝuis gravedecon feliĉan kaj bonfartan, havante puran vivon por si mem kaj la naskiĝonta bebo.

1-2. La naskiĝo de la reĝido  ↑ 

Ĉirkaŭ dek monatojn post sia sonĝo pri la blanka elefanto kaj la signo, ke ŝi naskos grandulon, Reĝino Maja atendis la naskiĝon de sia infano. Iutage ŝi iris al la reĝo kaj diris al li: “Mia kara, mi devas iri al miaj gepatroj. Baldaŭ naskiĝos nia bebo.” Estis kutimo en Hindio, ke la edzino devas naski bebon en la gepatra domo, do la reĝo konsentis, dirante: “Tre bone, mi faros necesan aranĝon por via vojaĝo.”

La reĝo sendis soldatojn por antaŭtempe purigi la vojon, kaj ankaŭ aranĝis, ke aliaj gardos la reĝinon kiam oni portos ŝin per ornamita palankeno. La reĝino forlasis Kapilavaston, kaj ekvojaĝis al la ĉefurbo de sia patra regno en longa procesio de soldatoj kaj servistoj.

La granda procesio preteriris ĝardenon nomatan Parkon Lumbinio sur la vojo al Regno Kolija. La ĝardeno estis proksima al la regno nomata Nepalo ĉe la piedo de Himalaja Montaro. La reĝino absorbiĝis de la bela parko kun sala-arboj, aromaj floroj, kaj viglaj birdoj kaj abeloj. La reĝino ordonis la portantojn de la palankeno halti por iom ripozi, ĉar la parko estis bona loko por ripozo. Kiam ŝi estis sub sala-arbo, okazis al ŝi nasko kaj naskiĝis bebo. Estis fortuna tago. La nasko okazis en plenluna tago de la jaro 623 a. K. La tagon oni celebras nun kiel Vesakon, la festo de tri gravaj aferoj, kiuj estas la naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvaniĝo de la Budho.

Laŭ la legendoj pri la budha naskiĝo, la bebo faris sep paŝojn antaŭen kaj je ĉiu paŝo aperis lotusfloro sur la tero. Je la sepa paŝo, li haltis kaj kriis kun nobla voĉo:

“Mi estas la ĉefo de la mondo; Mi estas la plej granda en la mondo; Mi estas la plej eminenta en la mondo. Jen mia lasta naskiĝo. Mi ne plu revenos.”

Reĝino Maha Maja tuj revenis al Kapilavasto post la naskiĝo de sia filo. Kiam la reĝo informiĝis pri tio, li estis tre feliĉa. La informo pri la naskiĝo de la longe atendita bebo ankaŭ cirkulis en la regno kaj ĉie estigis ĝojon.

1-3. La nomdona ceremonio  ↑ 

Reĝo Sudodano havis maljunan instruiston tre faman pro la saĝo. Li nomiĝis Asito la saĝulo, kaj vivis en ĝangalo. Iutage, kiam li sidis meditante, li aŭdis kanton kaj vidis dancon de la ĉielanoj. “Kial vi estas tiel ĝojaj?” li demandis. “Ĉar la plej granda eminentulo en la mondo jam naskiĝis al Reĝino Maha Maja en Parko Lumbinio,” respondis la ĉielanoj. Informiĝinte pri tio, Asito tuj hastis al la reĝo, reĝino kaj novnaskita bebo.

La reĝo ege ĝojis vidinte sian saĝan maljunan instruiston denove. Post la sidiĝo de la saĝulo en la palaco, la reĝo alportis la reĝidon antaŭ li kaj diris, “Instruisto, mia filo naskiĝis nur hieraŭ. Jen li estas. Bonvolu vidi, ĉu li havos bonan estontecon.”

Tion dirinte, la reĝo mallevis la reĝidon antaŭ la saĝulo por ke li esploru lin zorgeme. Sed la bebo movis siajn piedojn sur la kapon de la saĝulo. Surprizite, Asito prenis la piedojn de la bebo en la manojn kaj ekzamenis ilin tre atente. Vidinte makulojn sur la plandoj de la reĝido, li stariĝis kaj diris: “La reĝido fariĝos tre granda instruisto en la mondo.” La saĝulo tiel plezuriĝis, ke li kunmetis siajn manplatojn kaj esprimis sian respekton al la juna reĝido. Vidinte tion, la reĝo ankaŭ faris la samon. Tio estis la unua saluto de la reĝo.

En la kvina tago de la reĝido, la reĝo invitis kvin saĝulojn por ĉeesti la nomdonan ceremonion kaj proponi bonan nomon por la reĝido. La saĝuloj esploris la denaskajn makulojn de la reĝido kaj konkludis, “La reĝido fariĝos la reĝo de reĝoj se li volas regi la mondon. Se li elektos religian vivon, li fariĝos Budho, la plej granda saĝulo.”

“La reĝido fariĝos nenio alia ol la Budho.” diris Kondano, la plej juna el la kvin saĝuloj.

Tiam la saĝuloj nomis lin Sidarto kun senco “plenumita deziro” aŭ “tiu, kiu plenumis sian celon.”

1-4. La edukado de la reĝido  ↑ 

Je la sepa tago post sia nasko, la patrino de la reĝido Sidarto forpasis. La reĝo havis alian reĝinon, kiu nomiĝis Praĝapati Gotami. Ŝi estis la plijuna fratino de Reĝino Maha Maja, kaj naskis filon en la sama tago, kiam Reĝino Maha Maja forpasis. Praĝapati Gotami donis sian filon al vartistino kaj ŝi mem vartis Reĝidon Sidarto, kiun ŝi tiel amis kiel sian propran filon. Reĝido Sidarto ne havis memoron pri sia propra patrino.

Kiam Reĝido Sidarto aĝis je nur kelkaj jaroj, Reĝo Sudodano sendis lin al lernejo. Estis multaj infanoj en lia klaso, kaj ĉiuj el ili venis el nobelaj familioj. Lia instruisto nomiĝis Sarvo Mitro.

Li lernis lingvojn, legadon, verkadon, matematikon, historion, geografion, sciencon, kaj ankaŭ ludojn kiel bokson, arkopafadon, luktadon kaj aliajn. Li lernis ĉiujn lecionojn pli rapide ol aliaj lernantoj en la klaso. Li estis la plej saĝa en la klaso kaj plej bona en la ludoj. Li gajnis honoron en ĉiuj lecionoj kaj fariĝis pli saĝa ol siaj instruistoj. Li estis la plej saĝa kaj la sola lernanto, kiu faris multajn demandojn al siaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Li estis la knabo plej forta, plej alta kaj plej bela en la klaso. Li neniam maldiligentiĝis, neniam miskondutis kaj neniam malobeis kontraŭ instruistoj. Li amis ĉiujn kaj ĉiuj amis lin. Li estis amiko por ĉiuj homoj.

1-5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto  ↑ 

Reĝido Sidarto estis tre bonkora al homoj, bestoj kaj ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Li ankaŭ estis tre brava ĉevalisto kaj gajnis multajn premiojn en la lando. Kvankam li havis ĉion kaj ne bezonis sperti malfacilaĵojn kaj suferojn, li ĉiam pensis pri la malriĉuloj kaj vivestaĵoj, kiuj laboris pene por feliĉigi lin. Li bedaŭris por ili kaj ankaŭ volis fari ilin feliĉaj.

Iutage li piediris en la arbaro kun sia kuzo Devadato, kiu kunportis siajn pafarkon kaj sagojn. Devadato subite vidis cignon fluganta kaj tuj pafis ĝin. Sidarto kuris pli rapide ol Devadato, do li pli frue atingis la vunditan cignon, kaj trovis surprizite, ke ĝi ankoraŭ vivas. Li tenere tiris la sagon el ĝia flugilo. Li elpremis sukon el malvarmaj folioj, ŝmiris ĝin sur la vundon por ĉesigi la sangadon kaj karesis la timigitan cignon per sia mola mano. Kiam Devadato venis postuli la cignon, Reĝido Sidarto rifuzis doni ĝin al li. Devadato koleriĝis vidinte, ke lia kuzo tenis la cignon for de li. “Donu la birdon al mi! Mi faligis ĝin per pafo,” diris Devadato.

“Ne, mi ne donos ĝin al vi,” respondis la Reĝido, “Se vi jam mortigus ĝin, ĝi apartenus al vi. Sed nun ĝi apartenas al mi, ĉar ĝi nur vundiĝis sed ankoraŭ vivas.”

Devadato ankoraŭ ne konsentis. Poste Sidarto proponis: “Ni iru al la juĝejo de saĝulo kaj demandu lin, kiu rajtas posedi la cignon.” Devadato konsentis. Tial ili iris al la juĝejo de saĝulo por informi sian kvereladon al li.

Aŭdinte la rakonton de ĉiu el la knaboj, la saĝulo respondis: “Vivaĵo certe apartenas al tiu, kiu klopodas por savi ĝin; vivaĵo ne povas aparteni al tiu, kiu klopodas mortigi ĝin. Sidarto rajtas posedi la vunditan cignon.”

1-6. La edziĝo de Reĝido Sidarto  ↑ 

La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la nomdonan ceremonion de Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri la granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis al la reĝo: “Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton aŭ monaĥon, li deziros forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo.”

La reĝo ege maltrankviliĝis pro la atentigo. Li timis, ke lia filo forlasos la palacon, renkontinte unu el la kvar specaj homoj. Li dungis multajn junajn servistojn por distri kaj protekti la reĝidon, kaj lasi neniun malsanulon, maljunulon aŭ monaĥon eniri la palacon, por eviti tian spertaĵon al la reĝido. Li konstruigis por Sidarto enfermitajn parkojn kaj ĉasejojn, kaj ankaŭ tri palacojn: unu por vintro, alia por somero, kaj la lasta por pluva sezono.

Sidarto vivis en mondo de abundeco kaj beleco, kaj ankaŭ ludis en suna mondo de ĝardenoj kaj boskoj, akompanate de muzikistoj kaj dancantaj knabinoj, tamen li ankoraŭ ne sentis feliĉon kvankam li havis ĉion deziratan.

Iutage la reĝo demandis kelkajn saĝulojn: “Kion mi faru por fari mian filon ĝoja? Ŝajne li ĉiam estas deprimita kaj malĝoja.” Ili respondis: “Nun via filo jam aĝas dek ses jarojn. Kial ne trovi belan knabinon por lia edziĝo?”

La reĝo konsentis kaj tuj venigis ĉiujn belajn knabinojn de la tuta lando al la palaco. Post kiam ili ĉiuj alvenis, li okazigis grandan paradon kaj proponis, ke la reĝido elektu unu el ili kiel sian edzinon.

Inter ili estis la plej ĉarma kaj bonkora knabino nomata Jasodara. Kiam Reĝido Sidarto prezentis al ŝi donacon multe pli valoran ol tiujn al aliaj knabinoj, la reĝo sciis, ke la reĝido jam trovis sian amatinon. La reĝo akceptis Jasodaran kaj permesis sian filon edziĝi al ŝi.

1-7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo  ↑ 

La reĝo faris ĉion eblan por garantii, ke lia filo reĝido Sidarto kreskos bonfarte kaj estos preta por fariĝi reĝo sekvante liajn paŝojn. Li ordonis, ke oni konstruu altan muron ĉirkaŭ la palaco, inkluzive de ĝiaj parkoj kaj ĝardenoj. La reĝido estis malĝoja vivante kiel malliberulo. Iutage li diris al la patro: “Mi devas iri el la palaca pordo por vidi, kiel vivas aliaj homoj.”

“Tre bone, mia filo,” diris la reĝo, “iru el la palaca muro por vidi, kiel homoj vivas en nia urbo. Sed antaŭ tio mi devas fari preparadon, por ke la vizito de mia honora filo okazu bone kaj konvene. “

La reĝo ordonis, ke oni pretigu la urbon beligante la stratojn kaj domojn por la vizito de la reĝido kaj bonvenigu lin kiam li preteriros. Post kiam la urbo estis bele ornamita, la reĝo diris: “Nun vi povas iri, mia kara filo, por vidi la urbon laŭ via plaĉo.”

Kiam la reĝido trapasis la stratojn, el malgranda domaĉo subite iris maljunulo kun haroj arĝente grizaj kaj en vestaĵoj tre malnovaj, disŝiritaj kaj malpuraj. La vizaĝo de la maljunulo ŝrumpis kaj sekiĝis. Liaj kavaj okuloj malklariĝis, kaj li estis preskaŭ blinda. En lia buŝo staris neniu dento. Tremante per sia tuta korpo, li staris tie arke kurbiĝinte kaj firme tenis ŝanceliĝantan bastonon per ambaŭ manoj kurbaj kaj ostecaj por sin deteni de faliĝo.

La maljuna almozulo sin trenis laŭ la strato ignorante feliĉon de ĉiuj homoj ĉirkaŭ si. Li senforte petis manĝaĵon de ĉirkaŭaj homoj kvazaŭ li mortus de malsato tiutage se li trovus nenion por manĝi. Kiam la reĝido vidis la maljunulon, li tute ne sciis, kion li fiksrigardas. Unuafoje li vidis tian maljunulon en sia vivo.

“Kio estas tio, Ĉano?” li demandis sian ĉariston. “Tio vere ne povas esti homo! Kial li tiel kurbiĝis? Kial li tremegas? Kial liaj haroj estas arĝente grizaj anstataŭ nigraj kiel la miaj? Kio okazas al liaj okuloj? Kie estas liaj dentoj? Ĉu iuj homoj naskiĝis tiaj? Diru al mi, bona Ĉano, kion tio signifas?”

Ĉano diris al la reĝido, ke tiu estas maljunulo, kaj li ne naskiĝis tia. “Li similis al ni dum sia juneco, kaj nun, li fariĝis tia pro sia maljuna aĝo.” Ĉano konsilis al la reĝido, ke li forgesu pri la viro. Sed la reĝido ne kontentiĝis. “Ĉiu en tiu ĉi mondo fariĝas tia, kia estas tiu ĉi maljunulo se li vivas sufiĉe longe. Nenio povas ĉesigi tion,” diris Ĉano.

La reĝido ordonis Ĉanon tuj veturi hejmen, ĉar li estis tre malĝoja kaj volis atenteme pripensi la teruran aferon nomatan maljuniĝo.

Granda reĝa festeno okazis tiunokte por la reĝido, sed li tute ne interesiĝis, nek ĝojis dum la manĝado kaj dancado. Li ĉiam pensis: “Iutage ni maljuniĝos kaj fariĝos malfortaj kaj kurbaj. Tia estos ĉiu el ni, eĉ la plej bela homo.”

Li ne povis endormiĝi nokte. Anstataŭe, li pensadis kuŝante en la lito, ke ĉiu fariĝos maljuna, griza, ŝrumpa, sendenta kaj malbela kiel la maljuna almozulo. Li volis scii, ĉu iu jam trovis metodon por ĉesigi la timigan maljuniĝon.

Informiĝinte pri la rakonto, la reĝo ege malĝojis, kaj maltrankviliĝis, ke lia filo forlasos la palacon. Li ordonis siajn servantojn prezenti pli da dancado kaj manĝaĵoj. Sed la reĝido petis, ke la patro permesu al li vidi Kapilavaston en ordinara tago sen scio de homoj pri la vizito.

1-8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo  ↑ 

La reĝo povis fari nenion alian ol lasi la reĝidon viziti la urbon en la dua fojo. Li opiniis, ke estos malbone provi haltigi lin, ĉar tio pliigos liajn konfuzecon kaj malĝojon. La reĝo ne atentigis, ke oni pretigu sin mem kaj la stratojn en la urbo por la dua vizito de la reĝido. La reĝido kaj Ĉano sin vestis kiel junulojn el nobelaj familioj, por ke oni ne rekonu ilin.

Kiam la reĝido eliris, la urbo estis tute malsama ol dum lia unua vizito. Ne plu estis ĝojaj homoj lin salutantaj. Anstataŭ flagoj, ludoj, floroj kaj bone vestitaj homoj, troviĝis nur simplaj homoj farantaj tagajn laborojn por sin vivteni. Forĝistoj martelis ŝvitante por fari tranĉilojn. La juvelistoj kaj oraĵistoj faris kolringojn, braceletojn, orelringojn kaj fingroringojn el diamantoj, oro kaj arĝento. La tinkturistoj tinkturis tukojn en aminde belajn kolorojn kaj pendigis ilin por sekigi. La bakistoj okupiĝis pri bakado de panoj, kukoj kaj dolĉaĵoj, kaj vendis ilin al klientoj. La klientoj ekmanĝis dum la manĝaĵoj estis varmaj. La reĝido fiksrigardis tiujn homojn simplajn kaj ordinarajn. Ili ĉiuj estis tre okupitaj, feliĉaj kaj atentemaj en sia laboro.

Kiam ambaŭ daŭre iris, ili vidis viron kuŝantan sur la tero. Li tordis sian korpon, premis sian stomakon per ambaŭ manoj kaj kriis plengorĝe pro sufero. Purpuraj makuloj kovris liajn vizaĝon kaj korpon. Liaj okuloj elstariĝis, kaj li anhelis malfacile por spiri.

Tio faris la reĝidon malĝoja duafoje en lia vivo. La bonkora reĝido ne povis toleri, ke suferas homoj. Li tuj alkuris, metis la kapon de la viro sur sian genuon kaj demandis: “Kio okazis al vi? Kio okazis?” Sed la malsanulo povis nur krii anstataŭ respondi.

“Ĉano, diru al mi, kial tiu viro tiel fartas?” demandis la reĝido, “Kio okazas al lia spirado? Kial li ne parolas?”

“Mia reĝido,” respondis Ĉano, “ne tiel tenu la viron. La viro suferas de malsano. Lia sango toksiĝis. Li suferas de pesta varmo kaj brulas lia tuta korpo. Jen kial li nur povis laŭte krii anstataŭ paroli.”

“Sed ĉu iuj aliaj homoj tiel fartas?” demandis la reĝido.

“Jes, alvenus via vico malsaniĝi se vi tenas la viron tiel proksime kiel tio. Bonvolu demeti lin kaj ne plu tuŝu lin, alie, lia pesto venos al vi. Vi fariĝos tia, kia li estas nun.”

“Ĉu troviĝas aliaj suferoj krom tiu pesto, Ĉano?”

“Jes, mia reĝido, Troviĝas centoj da aliaj malsanoj tiel suferigaj kiel tio.” respondis Ĉano.

“Ĉu neniu povas helpi? Ĉu ĉiuj homoj eble malsaniĝos? Ĉu tio iam ajn subite okazos?” demandis Sidarto.

“Jes, mia kara reĝido,” respondis Ĉano, “ĉiu en la mondo eble malsaniĝos. Neniu povas ĉesigi tion, kaj tio iam ajn okazos. Ĉiu homo malsaniĝos kaj suferos.”

La reĝido fariĝis despli malĝoja kiam li revenis al la palaco en la dua fojo, ĉiam pensante pri la viro kaj lia malsano.

1-9. La kvar vidaĵoj: Mortinto  ↑ 

Sidarto sentis korsuferon kaj deprimitecon post kiam li revenis al la palaco vidinte la malsanulon. Li ofte enpensiĝis. La reĝo ege malĝojis pro lia ŝanĝiĝo. Post nelonge, la reĝido petis permeson de la reĝo, ke li forlasu la palacon por lerni pli multe pri homa vivo en la urbo. La reĝo konsentis, ĉar li sciis bone, ke li ricevos nenian bonon, se li malhelpas la eliron de la reĝido.

Denove en vestaĵoj por nobeloj, Sidarto kaj Ĉano piediris el la palaco ĉifoje kaj vizitis multajn partojn de Kapilavasto. Post kiam ili vojaĝis plejparte de la tago, la reĝido vidis, ke grupo da homoj venas laŭ la strato plorante dum kvar viroj portas tabulon, sur kiu senmove kuŝas maldika viro. La kuŝanta homo nenion diris kiel ŝtono. La alvenintoj haltis, metis la tabulon kun la viro sur amason da brullignaĵo kaj estigis fajron. La viro restis senmova kiam la flamo englutis la tabulon kaj tuj poste lian korpon de ĉiuj flankoj.

“Kio estas tio, Ĉano?” demandis Sidarto. “Kial tiu viro kuŝis tie senmove, lasante sin forbruligita? Ŝajnas, ke li scius nenion.”

“Li mortis,” respondis Ĉano.

“Mortis! Ĉano, ĉu ĉiuj homoj mortos?”

“Jes, mia kara reĝido, ĉiuj vivantoj mortos iutage. Neniu povas haltigi la alvenon de morto,” respondis Ĉano.

La reĝido estis tiel terurigita, ke li diris nenion plu. Li opiniis ege terura, ke la afero nomata morto venos al ĉiuj homoj, eĉ al reĝoj kaj reĝinoj. Ĉu ne estas metodo por ĉesigi tion? Li revenis hejmen silente. Li rekte iris al sia propra ĉambro en la palaco kaj sidis en profunda meditado dum resta tempo de la tago. Li pensis malĝoje: “Iam ĉiuj en la mondo devas morti. Neniu eltrovis metodon por ĉesigi tion. Ni devas havi metodon por ĉesigi tion. Mi nepre eltrovu ĝin kaj helpu la mondon.”

1-10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo  ↑ 

Post multaj tagoj de ĉagreno kaj meditado, Sidarto vizitis la urbon kvarafoje. Kiam li veturis al la ĝardeno, li vidis feliĉan viron en oranĝa robo. Li demandis Ĉanon: “Kio estas tiu ĉi viro en oranĝa robo? Liaj haroj estas forrazitaj. Kial li aspektas tiel feliĉa? Kiel li vivas kaj per kio li sin vivtenas?”

“Li estas monaĥo.” respondis Ĉano, “Li loĝas en monaĥejo kaj iras peti manĝaĵon de domo al domo kaj instrui homojn de loko al loko kiel konduti bone kaj esti trankvilaj.” Tiam la reĝido sentis sin tre feliĉa. Kiam li iris tra la parko, li pensis: “Mi devas fariĝi tia.”

Li piediris ĝis laciĝo kaj sidiĝis sub arbo por pensi plue. Kiam li sidis en la refreŝiga ombro de arbo, oni raportis al li, ke lia edzino naskis belan filon. Aŭdinte la informon, li diris: “ Al mi naskiĝis malhelpo kaj obstaklo por mia forlaso.” Do li nomis sian filon Rahulo, kiu signifas malhelpon.

Kiam li revenis al la palaco, li renkontis reĝidinon nomatan Kisagotami, kiu hazarde rigardis eksteren tra la palaca fenestro. Vidinte la reĝidon alvenanta, ŝi tiel absorbiĝis de lia beleco, ke ŝi diris laŭte: “Kiel feliĉaj devas esti la patrino, patro kaj edzino de tiel bela juna reĝido!”

Preterpasante la virinon, Sidarto aŭdis tion kaj pensis en si, “La patrino, patro kaj edzino trovas feliĉon en mia bela figuro, sed kiel mi eskapu el la obstakloj kaj suferoj por atingi nirvanon, kiu estas eterna libereco feliĉa kaj paca?” Pro la demando li ekkonsciis, kion li devas fari. “Mi forlasos la familian vivon kaj homan mondon por atingi iluminiĝon. Tiu virino donis al mi valoran lecionon. Mi devas danki ŝin per pago al instruistino.” Depreninte valoran perlan kolringon de sia kolo, Sidarto ĝin benis kaj dankeme donacis al Kisagotami kiel lernan kotizon.

1-11. La reĝido forlasis sian hejmon  ↑ 

La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan vesperan festenon kaj dancadon por celebri la naskiĝon de Rahulo. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn el la tuta lando. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li trovis, ke la reĝido estas ĉagrenita, kaj la nova bebo donis al li nenian feliĉon. Li timis, ke Sidarto intencas forlasi la palacon por fariĝi monaĥo, do li faris sian eblon por distri la reĝidon el malĝojo kaj revenigi lin al la luksa palaca vivo.

La reĝido partoprenis en la balo nur por plezurigi sian patron. Dum la festeno oni servis plej bongustajn manĝaĵojn; La knabinoj el la tuta lando prezentis plej sorĉajn kaj belajn dancojn; la plej sensivaj muzikistoj faris plej bonajn pupoludojn kaj magiistoj ludis nekredeblajn magiaĵojn. Sed Sidarto tiel laciĝis de la pensado, ke li baldaŭ dronis en profunda dormo.

Vidinte tion, la kantistoj kaj dancistoj ankaŭ haltis kaj endormiĝis. Post iom da tempo tiunokte, la reĝido vekiĝis kaj surprizite vidis tiujn dormantajn homojn. Kia estas la vidaĵo! Sur la planko dise kuŝis ĉiuj tutlande plej belaj kaj ĉarmaj dancistinoj, plej bonaj kantistoj, plej lertaj muzikistoj kaj plej inteligentaj ludantoj en la plej malbelaj, hontigaj kaj abomenindaj pozoj. Ili ĉiuj klopodis ĝojigi la reĝidon antaŭ horoj, sed nun iuj ronkis kiel porkoj kun la buŝo malfermita, kaj iuj grincis la dentojn kaj maĉis kiel malsataj demonoj. Iliaj ŝanĝitaj aspektoj des pli naŭzis kaj malĝojigis la reĝidon. “Kiel subprema kaj sufoka ĉio ĉi estas,” li pensis kaj turnis sian penson al la intenco forlasi la palacon. Li stariĝis kviete en la ĉambro, vekis Ĉanon, kaj petis, ke li selu lian ĉevalon Kantako.

Kiam Ĉano pretigis la ĉevalon, Sidarto kviete iris al la novnaskita bebo por vidi lin unuafoje. Lia edzino dormis ĉe la bebo, kun sia mano sur ĝia kapo. La reĝido diris al si mem: “Se mi provus formovi ŝian manon por ke mi ĉirkaŭprenu ĝin lastafoje, mi timas, ke mi vekus ŝin, kaj ŝi malhelpus min de la foriro. Ne! Mi devas iri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos vidi lin kaj lian patrinon denove."

Do Sidarto kviete forlasis la palacon. Estis noktmezo. La reĝido rajdis sur sia blanka ĉevalo Kantako akompanate de sia fidela servisto Ĉano, kiu tenis la ĉevalan voston. Neniu haltigis lin kiam li rajdis for de ĉiuj, kiuj lin konis, respektis kaj amis. Li fiksis sian lastan rigardon al la urbo de Kapilavasto, kiu estis dormanta tiel kviete en la lunlumo. Li forlasis kun intenco lerni scion pri maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Li deĉevaliĝis rajdinte al bordo de rivero Anomo signifanta “famego". Li deprenis siajn juvelajn ornamaĵojn, demetis reĝidajn kostumojn, kaj donis ilin al Ĉano, por ke li reiru al la reĝo. Poste, la reĝido eltiris sian spadon, tranĉis siajn longajn harojn, surmetis simplajn vestojn, elprenis almozan bovlon, kaj petis, ke Ĉano reiru kun Kantako.

"Estas senutile por mi vivi en la palaco sen vi, mia mastro,” diris Ĉano malĝoje, “Mi volas sekvi vin.” Sed Sidarto ne permesis lin resti kvankam li petis trifoje.

Finfine Ĉano ekiris, sed Kantako rifuzis sin movi. La reĝido diris al sia ĉevalo tre ĝentile: “Bonvolu reiri kun mia amiko, Kantako. Ne plu atendu min.” Sed Kantako pensis: “Mi ne plu vidos mian mastron denove.” Larmoj fluadis el ĝiaj okuloj kiam ĝi senĉese najlis sian rigardon al la reĝido, ĝis li sin turnis kaj foriris el la vido. Kiam Sidarto malaperis el la horizonto, disrompiĝis la koro de Kantako, kaj ĝi mortis pro malĝojo.

1-12. Ofero de Reĝo Bimbisaro  ↑ 

De Rivero Anomo, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulo. Li hazarde vagis al Urbo Raĝagaho, kie vivis Reĝo Bimbisaro. Kun sia almozbovlo en la manoj, Sidarto iris en la stratoj kolektante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin “Ŝakjamunio” aŭ la Saĝulo de Ŝakja Klano. Aliaj nomis lin “Asketo” aŭ “Asketo Gotamo", sed neniu plu nomis lin Reĝido Sidarto.

Li estis tre bela, juna, sana, pura kaj diskreta. Li parolis tre sincere kaj ĝentile. Li ne petis, ke oni donu ion al li, sed estis feliĉo kaj plezuro por homoj meti iom da manĝaĵo en lian bovlon.

Iuj homoj iris al la reĝo kaj raportis: “Via Reĝa Moŝto, venis junulo, kiun iuj homoj nomas ‘Asketo Gotamo’. Li estas tre pura, diskreta, bonkora, ĝentila, kaj tute ne simila al almozulo."

Apenaŭ Reĝo Bimbisaro aŭdis la nomon “Gotamo", li tuj sciis, ke tiu reĝido estas la filo de lia amiko Reĝo Sudodano. Li tuj iris al la reĝido kaj demandis lin: “Kial vi tiel faras? Ĉu vi kverelis kun via patro? Kial vi tiel vagas? Restu ĉi tie kaj mi donos al vi duonon de mia regno."

"Grandan dankon al vi, sinjoro. Mi amas miajn gepatrojn, edzinon, filon, vin mem kaj ĉiujn aliajn homojn. Mi volas trovi metodon por ĉesigi maljuniĝon, malsaniĝon, maltrankviliĝon kaj morton. Do mi daŭre klopodos por tio.” Dirinte, Asketo Gotamo foriris.

1-13. La unuaj instruistoj de la Budho  ↑ 

Tiam en Hindio troviĝis multaj religiaj instruistoj. Unu el la instruistoj plej bonaj kaj famaj estis Alaro kalamo. Asketo Gotamo iris lerni ĉe li. Li restis ĉe la instruisto kaj lernis de li multajn aferojn inkluzive de meditado. Fine, Alaro kalamo diris ne plu kapablante instrui lin: “Nun vi jam estas same erudicia kiel mi mem. Troviĝas nenia diferenco inter vi kaj mi. Restu ĉi tie kaj akceptu mian pozicion kaj kune kun mi instruu miajn lernantojn."

Sed Gotamo tute ne interesiĝis pri la restado. Kvankam li lernis multe, tamen li sciis bone, ke li ankoraŭ estas viktimo de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj ke lia klopodo ne finiĝis.

Do Gotamo forlasis Alaron Kalamon kaj klopodis por serĉi novan instruiston. Finfine li trovis alian grandan instruiston Udako, kiu famiĝis pro sia inteligenteco. Gotamo denove lernis tre rapide kaj baldaŭ sciis tiel multe kiel sia instruisto. Li trovis, ke Udako ne povos instrui al li kiel ĉesigi suferon, maljuniĝon, kaj morton, kaj krome, li aŭdis neniun, kiu povis solvi tiujn problemojn. Asketo Gotamo malesperiĝis refoje kaj forlasis Udakon kun firma decido, ke li klopodu per si mem ĝis li trovos la kaŭzon de ĉiuj suferoj en la homa vivo.

1-14. Klopodo en ses jaroj  ↑ 

Forlasinte sian duan instruiston Udako, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis siajn kvin amikojn Kondano, Badiĝo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio. Rezigninte la luksajn palacon kaj vivon, ili fariĝis asketoj aŭ lernantoj pri la vivo kaj ekvivis mallukse. Ili iris al Uruvelo, kie Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis kaj prizorgis lin.

"Mi praktikos asketismon ĝis la plej alta grado,” decidis Gotamo, “Tio estas la vojo por atingi saĝon.” Li praktikis fastadon, kio estis unu el la plej bonaj metodoj por atingi saĝon laŭ onia opinio. Li tenis sian vivon per nur grajno da rizo ĉiutage, kaj poste tute per nenio. Lia korpo tiel maldikiĝis, ke liaj kruroj similis al bambuaj bastonoj; lia spino similis al ŝnuro; lia brusto similis al nefinita domsupro, kaj liaj okuloj kaviĝis profunde kiel ŝtonoj en profunda puto. Lia haŭto perdis sian oran koloron kaj tute nigriĝis. Fakte li aspektis kiel vivanta ostaro senkarna. Li persistis en la meditado malgraŭ la sufero de teruraj doloro kaj malsato.

Alia metodo por torturi la korpon estas, ke oni sin detenas de spirado por longa tempo ĝis li perceptas grandan doloron en siaj oreloj, kapo kaj la tuta korpo. Li povus fali sur la teron perdinte sian konscion. Dum la periodoj de la plena kaj nova lunoj li iris en arbaron aŭ tombejon por mediti surportante malnovajn ĉifonaĵojn kolektitajn de tombejo kaj rubejo. Li havis timon en la komenco, precipe kiam alvenis sovaĝaj bestoj, sed li neniam provis forkuri. Li restis kuraĝe en tiuj timindaj lokoj meditante tutan tempon.

Dum ses jaroj li faris tiujn praktikadojn. Kvankam li longe klopodis spite al grandaj doloro kaj sufero, tamen li trovis nek saĝon nek respondon al siaj demandoj. Li fine pensis: “Tiuj troaj rigorecoj ne estas la vojoj al iluminiĝo.” Li ekiris almozpeti manĝaĵon tra la vilaĝo por sin resanigi. Kiam liaj kvin amikoj vidis tion, ili forlasis lin malesperiĝinte. Ili foriris de li kun siaj bovloj kaj roboj kaj ne plu volis fari ion ajn por li.

1-15. La ora bovlo  ↑ 

Ĝuste tiam en najbara vilaĝo Senanio vivis juna, bela kaj riĉa knabino Suĝata, kiu deziris samklasan edzon kaj filon. Ŝi atendis longajn jarojn sed ŝia deziro ne realiĝis. Oni proponis, ke ŝi iru al iu banjanarbo ĉe Rivero Neranĝaro kaj preĝu al la arba feo por havi edzon kaj filon. Ŝi agis laŭ la propono, kaj poste, edziniĝis al junulo kaj ili havis amindan filon. Ŝi estis tiel feliĉa, ke ŝi decidis plenumi sian promeson al la arba feo pro la realiĝo de siaj deziroj.

Suĝata havis mil bovinojn. Ŝi bredis ilin per dolĉa plektokreskaĵo nomata Valmio, por ke la bovina lakto estu dolĉa. Ŝi melkis tiujn mil bovinojn, kaj per la lakto nutris kvin cent bovinojn, per kies lakto ŝi nutris ducent kvindek bovinojn, ĝis ŝi bredis nur ok bovinojn siavice per la lakto. Ŝi faris tion nur por akiri la plej dolĉan kaj nutroriĉan lakton, per kiu ŝi faros bongustan laktan rizon kiel oferaĵon al la arba feo.

Kiam ŝi okupiĝis pri la lakta rizo, ŝi surpriziĝis vidinte, ke al ŝi kuris ŝia servistino, kiu iris purigi kaj pretigi la spacon sub la banjanarbo. Kun grandaj ĝojo kaj ekscitiĝo, la servanto diris: “Mia mastrino! La banjana feo estas meditanta sub la arbo. Kiel feliĉa vi estos, ke la feo persone akceptos vian manĝaĵon."

Suĝata ankaŭ tiel ĝojis kaj ekscitiĝis, ke ŝi dancis kune kun la servistino. Ili des pli bone pretigis la laktan rizon kaj metis ĝin en oran bovlon.

Portante la bongustan laktan rizon, ili ambaŭ iris al la banjanarbo. Suĝata vidis la meditanton kaj tuj perceptis, ke tiu estas sanktulo. Estante bela kaj orkolora, la meditanto sidis trankvile. Ŝi ne sciis, ke li fakte estas Asketo Gotamo. Ŝi riverencis kun respekto kaj diris: “Sinjoro, bonvolu akcepti mian donacon de lakta rizo. Vi sukcesos en viaj klopodoj kiel mi jam faris.”

Asketo Gotamo manĝis la dolĉan densan laktan rizon, kaj poste baniĝis en Rivero Neranĝaro. Tio estis la lastaj manĝaĵo kaj baniĝo dum liaj sep semajnoj. Kiam li finis tion, li prenis la oran bovlon kaj ĵetis ĝin en la riveron, dirante: “La bovlo iru kontraŭ la fluo se mi baldaŭ sukcesos fariĝi Budho hodiaŭ. Se ne, ĝi drivu laŭ la alkvofluo.” La ora bovlo iris kontraŭ la fluo kaj ĉiam restis en la mezo de la rivero.

1-16. Klopodo por iluminiĝo  ↑ 

En la nokto post manĝado de la bongusta rizo oferita de Suĝata, Gotamo iris al Gajo kaj ekserĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidiĝis en ĝia orienta flanko, kiun oni kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun siaj dorso al la arbo kaj kruroj krucitaj, Gotamo faris firman decidon: “Eĉ se detruiĝos miaj haŭto, nervoj kaj ostoj, kaj sekiĝos mia sango, mi ne forlasos la sidejon antaŭ ol mi atingos la perfektan saĝon, kiu estas la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo.”

Li meditis per la metodo atenti pri sia spirado. Estis antaŭnokto de la plena luno. En la unua periodo de la nokto multaj malbonaj pensoj, priskribitaj kiel malica dio Marao kaj ties armeo, sin trudis en lian menson. En lia koro aperis pensoj de deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed li ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua periodo de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn.

En la dua periodo de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo, kaj kiel vivestaĵoj mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria periodo de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon, suferon, maljuniĝon kaj morton.

1-17. Brilas la suno de iluminiĝo  ↑ 

La Budho rezistis kontraŭ la atako de Marao. Fine retiriĝis la maliculo kaj kvietiĝis la terura ŝtormo okazigita de li. Nun la menso de la Honorulo trankviliĝis. Malaperis la densa mallumo kaj reaperis la plena luno kaj steloj.

La Sinjoro iris en profundan meditadon trapasinte la komprenan limon de ordinaraj homoj. Li vidis la realecon anstataŭ la ŝajnon de la vera mondo. Lia menso moviĝis rapide antaŭen kaj supren kiel aglo ŝvebis senpene al la suno.

Li vidis siajn pasintajn vivojn kaj ĉiujn siajn antaŭajn naskiĝojn kun bonaj aŭ malbonaj kondutoj kaj iliaj gajnoj kaj perdoj. Kiam lia menso leviĝis supren, li vidis la vivcirklon de homaj naskiĝo kaj morto. Li vidis, ke la vivestaĵoj naskiĝas kaj mortas ripete laŭ sia karmo.

Tiuj, kiuj faras bonan konduton, naskiĝas en ĉieloj. Kvankam ilia vivo daŭras pli longe ol tiu sur la tero, tamen ĝi ankaŭ finiĝas en morto, ĉar ankaŭ ili estas viktimoj de la leĝo de efemereco. Tiuj, kiuj suferas en la inferaj statoj ankaŭ povos daŭri en la vivcirklo de renaskiĝoj. Do ĉiuj vivestaĵoj escepte de budhoj kaj aliaj sanktuloj estas katenitaj en la sama vivcirklo pro la senscieco.

Kiam lia vidpovo fariĝis pli klara, li vidis, ke la tiel nomata homa animo, kiun oni asertas kiel sin mem, disrompiĝis en erojn kaj kuŝiĝis antaŭ li kiel disigita fadeno de vestaĵo. Li vidis la kaŭzon de la vivĉeno, kiu estas senscieco. La senscia homo, kiu alkroĉiĝas al senvaloraj kaj efemeraj aferoj, kreas en si mem pli kaj pli da danĝeraj iluzioj. Sed kiam oni rezignas la deziron, iliaj iluzioj finiĝas kaj senscieco malaperas kiel la nokto. Tiam ekbrilas la suno de iluminiĝo.

Kompreninte la realecon de la mondo, la Budho perfektiĝis en la saĝo kaj ne plu renaskiĝos denove. Liaj avido kaj pereiga deziro tute elradikiĝis kiel fajro estingita pro manko de brulligno.

La Budho, la perfektulo, sidis baniĝante en la brila lumo de la Saĝo kaj Vero. La mondo ĉirkaŭ li restis trankvila kaj brila, kaj milda brizo blove levetis la foliojn de la bodiarbo.

Plene de kompatemo, la Sinjoro sidis sub la arbo en profunda komtemplado de la Darmo, restante en la perfekta paco de nirvano.

Je la tagiĝo post sia iluminiĝo, la Budho eldiris versaĵon:

Vi vagis tra multaj naskiĝoj en metamorfozo,
Serĉante, sed ne trovante, la konstruinto de tiu ĉi domo.
Malfeliĉa estas la ripeta naskiĝo.
Domkonstruinto, Vi jam vidis.
Vi ne plu konstruos domon.
Ĉiuj viaj ĉevronoj disrompiĝis;
Viaj traboj frakasiĝis.
La menso atingis absolutecon.
Senavido jam realiĝis.

1-18. Sep semajnoj post la iluminiĝo  ↑ 

Sub la bodiarbo

En la unua semajno post sia ilumiĝo, la Budho sidis sub la bodiarbo spertante la feliĉon de libereco kaj trankvileco. Li estis trankvila kaj feliĉa, sin liberiginte de ĝenaj pensoj.

Fiksrigardi al la arbo

En la dua semajno, la Budho staris pro dankemo fiksrigardante la arbon, kiu ŝirmis lin dum lia klopodo por budhiĝo, kiel li meditis pri la bodiarbo.

Pro la ekzemplo, ĝis nun ankoraŭ furoras la kutimo, ke oni respektas ne nur al la originala bodiarbo, sed ankaŭ al ĉiuj postaj bodiarboj.

La ora ponto

En la tria semajno, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke la ĉielanoj en la ĉieloj dubas, ĉu li jam atingis iluminiĝon. Por pruvi sian iluminiĝon, la Budho kreis oran ponton en la aero kaj iris supren kaj malsupren dum la tuta semajno.

La juvela ĉambro

En la kvara semajno, li kreis belan juvelan ĉambron kaj sidis en ĝi meditante pri Abidarmo, kiu estas la detala instruado. Liaj menso kaj korpo estis tiel purigitaj, ke el lia korpo radiis ses-koloraj lumoj blua, flava, ruĝa, blanka, oranĝa kaj miksa el la kvin. Hodiaŭ la ses koloroj faras budhisman standardon. Ĉiu koloro prezentas apartan noblan kvaliton de la Budho: la flava por sankteco, blank por pureco, blua por konfido, ruĝa por saĝo kaj oranĝa por senavido. La miksa koloro prezentas ĉiujn tiujn noblajn kvalitojn.

Tri knabinoj

En la kvina semajno, kiam la Budho meditis sub la banjanarbo, tri plej ĉarmaj knabinoj nomataj Tanha, Rati kaj Raga venis ĝeni lian meditadon. Ili dancis sorĉe kaj tente, kaj faris ĉion eblan por logi la Budhon rigardi iliajn dancojn. Sed li persistis en la meditado senĝenite, kaj ili finfine enuiĝis kaj forlasis lin sola.

La Muĉalinda arbo

La Budho iris al Muĉalinda arbo kaj meditis sub ĝi. Ekpluvegis, kaj la giganta kopra reĝo eliris, volvis sian korpon en sep rondoj ĉirkaŭ la Budho por varmigi lin, kaj tenis sian bufon super lia kapo por protekti lin de la pluvo. Post sep tagoj la pluvo ĉesis, kaj la serpento sin ŝanĝis en junulon, kiu esprimis sian respekton al la Budho. La Budho diris:

“Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas kontentaj. Feliĉo estas por tiuj, kiuj aŭdas kaj scias la Veron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj havas bonan volon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne havas alkroĉiĝojn kaj jam rezignis sensajn dezirojn. La malapero de la vorto “Mi estas” estas vere la plej granda feliĉo.”

La Raĝajatana arbo

En la sepa semajno, la Budho meditis sub Raĝajatana arbo. En la kvindeka mateno, post liaj sep semajnoj de fastado, du komercistoj Tapusa kaj Balika iris al li. Ili oferis al la Budho rizajn kukojn kaj mielon, kaj rompis lian fastadon. La Budho diris al ili pri iom da scio, kion li trovis en sia iluminiĝo.

Ambaŭ komercistoj fariĝis la unuaj laikaj sekvantoj post la rifuĝo en la Budho kaj Darmo, kiu estas la budha instruo. Ili petis ion sanktan de la Budho por konservi kiel memoraĵon. La Budho palpis sian kapon per la dekstra mano, eltiris iom da haroj kaj donis al ili. Sur la vojo al sia hejmo, la komercistoj oferis tiujn harajn relikvojn nomatajn Kesa Datu en la Pagodo Ŝuedagon de la nuna birma urbo Rangoon.

1-19. La unuaj kvin monaĥoj  ↑ 

Nun la Budho volis sciigi al aliuloj, kiel fariĝi saĝa, bone konduti kaj servi al aliaj. Li pensis: “Nun jam mortis Asita, Aklara kaj Udaka, sed miaj amikoj Kondana, Badija, Vapa, Mahanama kaj Asaĝi ankoraŭ estas en Benareso. Mi devas iri tien por diri al ili.”

Do li foriris al Benareso ĝis fine li atingis la arbaron, kie liaj kvin amikoj praktikis asketismon. La arbaro ĉe Sarnato estis nomata Cerva Parko. Ili vidis lin aliranta kaj unu diris al alia: “Rigardu tien! Jen estas la luksama Gotamo, kiu rezignis fastadon kaj dronas en vivo facila kaj komforta. Ni nek parolu nek montru respekton al li. Neniu iru transpreni lian bovlon aŭ robon. Ni nur lasu maton tie por li sidi se li volas, kaj se li ne volas, li do staru. Kiu prizorgos sentaŭgan asketon kiel lin!”

Sed kiam la Budho iris pli kaj pli proksimen, ili ekrimarkis, ke li ŝanĝiĝis. Ĉirkaŭ li estis io nobla kaj majesta, kian ili neniam vidis antaŭe. Antaŭ ol ekscii kion fari, ili pretervole forgesis sian decidon. Iu hastis antaŭen por bonvenigi lin kaj respekteme transpreni liajn bovlon kaj robon, alia pretigis sidejon por li, kaj la tria eliris preni akvon por li lavi siajn piedojn.

Sidiĝinte, la Budho ekparolis: “Aŭskultu, asketoj. Mi havas vojon al senmortiĝo. Mi sciigos vin. Lasu min instrui al vi. Se vi aŭskultos, lernos kaj agos laŭ mia instruo, anstataŭ en la estonta vivo, nur ĉi tie en la nuna tempo vi mem povos scii, ke mia diro estas ĝusta. Vi mem spertos la staton tute super la vivo kaj morto.”

Kompreneble la kvin asketoj ege miris, aŭdinte sian malnovan kamaradon tiel paroli. Ili kredis, ke li jam rezignis ĉiujn klopodojn serĉantajn la Veron, ĉar ili propraokule vidis lin rezigninta malfacilan asketismon. En la komenco ili tute ne povis kredi lin, do ili diris tion al li.

Sed la Budho respondis: “Vi eraris, Asketoj. Mi nek rezignis ĉiujn klopodojn, nek prenis vivon senbridan, komfortan kaj facilan. Aŭskultu min. Mi vere atingis la plej superajn saĝon kaj vidon, pri kio mi povas instrui al vi, tiel ke vi povas atingi per vi mem.

Fine la kvin asketoj volonte aŭskultis lin, kaj li faris sian unuan instruadon. Li konsilis al siaj sekvantoj, ke ili sekvu la mezan vojon, evitu du ekstremojn de senbrideco kaj asketismo. Unuafoje li instruis pri la Kvar Noblaj Veroj kaj la metodo kiel praktiki la Noblan Okoblan Vojon, kiu estas la vojo al iluminiĝo, kaj kondukas al liberiĝo de sufero. La rondo de monaĥoj establiĝis per la konversacio de la kvin asketoj en Cerva Parko ĉe Sarnato.

1-20. La unua instruado de la Budho  ↑ 

La unua instruado de la Budho estas nomata Dhammacakkappavattana Sutta, kiu signifas turnadon de Darma rado. Ĝi okazis en la plenluna tago de julio, nomata Asalha.

La Budho donis la instruadon al la kvin asketoj, kiuj estis liaj antaŭaj kamaradoj ĉe Cerva Parko en Sarnato proksima al Benareso de Hindio. Multaj dioj kaj ĉielanoj ĉeestis por aŭskulti la predikadon.

La Budho komencis la predikadon konsilante al la kvin asketoj rezigni du ekstremojn, kiuj estas senbrideco kaj asketismo.

Li admonis kontraŭ tro multe da voluptaj plezuroj, ĉar tiuj plezuroj estis monda fundamentaĵo ne nobla kaj malhelpa en spirita disvolviĝo. Aliflanke, turmento al korpo estis dolora, ne nobla kaj ankaŭ malhelpa en spirita disvolviĝo. Li konsilis ilin sekvi la Mezan Vojon, kiu helpis klare vidi la realecon de aferoj, kaj atingi la scion, pli altan saĝon, trankvilecon kaj iluminiĝon aŭ nirvanon.

Poste, la Budho instruis al la kvin asketoj la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas la Veroj de sufero, ĝia kaŭzo, ĝia finiĝo kaj la metodo por ĉesigi ĝin. Ĉio en la mondo estas plena de suferoj, kaj la kaŭzo de suferoj estas avideco. La finiĝo de suferoj estas nirvano. La metodo por ĉesigi suferojn estas la Nobla Okobla Vojo.

La Budho diris, ke li iluminiĝis nur post kiam li komprenis pri la Kvar Noblaj Veroj.

La Nobla Okobla Vojo havas ok partojn aŭ faktorojn:

  1. Ĝusta kompreno signifas scii kaj kompreni la Kvar Noblajn Verojn.
  2. Ĝusta sinteno signifas havi tri specajn pensojn aŭ sintenojn.
  3. Ĝusta parolo rilatas al sindeteno de malvero, kiaj mensogo aŭ diro de malvero, malpacigo aŭ malbonaj diroj pri aliaj homoj, krudaj vortoj kaj sensencaj babiloj.
  4. Ĝusta konduto rilatas al sindeteno de mortigo, ŝtelo kaj seksa miskonduto.
  5. Ĝusta vivtenado rilatas al kvin specaj aferoj, kiujn oni devas eviti por havi noblan vivon. Ili estas komercoj de armiloj, vivantaj bestoj bredataj por mortigi, malsobriiga trinkaĵo kaj veneno.
  6. Ĝusta klopodo havas kvar partojn uzantajn meditadon.
  7. Ĝusta atento konsistas el la kvaropo, kiuj estas la atentoj al korpo, sento, menso kaj Darmo.
  8. Ĝusta koncentrado estas koncentriĝo de menso disvolvita en meditado.


Tiuj ok faktoroj povas grupiĝi en jenajn tri subgrupojn:

  1. Silao (moraleco)
  2. Samadio (koncentrita menso en meditado)
  3. Saĝo

Tiuj moraleco, koncentrado kaj saĝo estas la tri ŝtupoj sur vojo al mensa pureco, kies celo estas nirvano. Tiuj ŝtupoj estas priskribitaj kiel bela versaĵo:

Ĉesigu la malbonan
Faru la bonan
Purigu la menson
Jen la konsilo de ĉiuj Budhoj.

1-21. Serpenta Reĝo  ↑ 

Tuj kiam la Budho havis 60 disĉiplojn, li forsendis ilin por instrui homojn en diversaj lokoj. Li mem forlasis la Cervan Parkon kaj sin turnis suden al Magada lando.

Laŭ la vojo sur la bordo de rivero vivis tri fratoj, kies nomoj estis Uruvela Kasapa, Nadi Kasapa kaj Gaja Kasapa. Ĉiu el ili vivis respektive kun 500, 300 kaj 200 sekvantoj.

Iuvespere, la Budho vizitis kabanon de Uruvela Kasapa kaj petis: “Se ne estas maloportune al vi, ĉu mi rajtus tranokti en via kuirejo?”

“Mi ne rifuzas, Granda Gotamo, sed en la kuirejo vivas feroca serpento. Mi timas, ke ĝi vundos vin,” diris Uruvela Kasapa.

“Mi ne timas,” respondis la Budho. “Se vi ne rifuzas, mi tranoktos tie.”

La Budho iris en la kuirejon, metis iom da herboj sur la plankon kiel liton, kaj sidiĝis. Aŭdinte la bruon, la feroca serpenta reĝo alrampis el truo de la muro, kaj malfermis sian faŭkon por mordi la Budhon. “Mi ne malutilos al la serpenta reĝo. Mi konkeros ĝin per miaj amo kaj bonkoreco,” pensis la Budho. Ju pli koleriĝis la serpenta reĝo, des pli bonkora kaj amema fariĝis la Budho. La serpenta reĝo ne povis damaĝi lin.

Frue en la mateno Uruvela Kasapa iris al la Budho kaj trovis, ke li sidas en profunda meditado. La asketo surpriziĝis kaj demandis al li, ĉu la serpenta reĝo faris ion malbonan al li. “Ĉi tie, rigardu per viaj okuloj,” diris la Budho kaj malkovris sian almozbovlon. La feroca serpenta reĝo elrampis kaj la asketo ekkuris pro timo. Sed la Budho haltigis lin, dirante, ke li havas metodon por dresi ĉiujn ferocajn serpentojn.

“Ĉu mi povas lerni?” demandis la asketo. La Budho do donis sian instruon. Uruvela Kasapa, liaj fratoj kaj ĉiuj iliaj sekvantoj konvertiĝis al la Budha Darmo.

1-22. Hejmenreveno  ↑ 

Kiam Reĝo Sudodana eksciis, ke la Budho instruas en Raĝagaha, li sendis naŭ subulojn sinsekve por inviti lin al Kapilavatu. Tamen ĉiuj senditoj fariĝis monaĥoj. Ili aŭskultis la instruon de la Budho kaj estis tiel allogitaj, ke ili forgesis la ordonon de la reĝo.

La reĝo volis, ke la Budho restu en parko nomata Nigroda. Sed ĉar la Budho ankoraŭ ne venis, la reĝo sendis Kaludaji, deinfaneca amiko de la Budho, por inviti lin reveni al Kapilavatu.

Kiam homoj de Kapilavatu trovis, ke la Budho jam venis al ilia urbo, ili svarmis por vidi lin. Ankaŭ la parencoj de Reĝido Sidarto venis kaj diris: “Li estas nia plijuna frato, nia nevo, nia nepo.”

Tiam la Budho konsciis, ke eĉ en tiu tempo iuj homoj ankoraŭ ne komprenas, ke li jam iluminiĝis, sed opinias, ke ili estas liaj pliaĝuloj. Li montris al ili miraklon nomatan “Ĝemelan miraklon”. Vidinte tion, eĉ la reĝo adoris lin.

En la sekva tago la Budho portis sian almozbovlon kaj petis manĝaĵon de domo al domo. Vidinte tion, la reĝo ege ĉagreniĝis. “Kial vi malhonorigas min, mia filo? Kial vi tiel ruinigas min? Kial vi ne prenas manĝon en la palaco? Ĉu estas dece por vi peti manĝaĵon en tiu ĉi urbo, kie vi kutime veturis en orita portseĝo? Kial vi humiligas min, mia kara filo?”

“Mi ne humiligas vin, Granda Reĝo. Tio estas nia kutimo,” respondis la Budho trankvile.

“Kiel vi povas tiel agi? Neniu en nia familio tiel almozpetis. Kiel vi povas diri, ke tio estas via kutimo?” demandis la konfuzita reĝo.

“Granda Reĝo, tio ne estas la kutimo de la reĝa familio, sed de la budhoj. Ĉiuj antaŭaj budhoj sin vivitenis per akceptado de manĝaĵoj en tiu ĉi maniero.”

Sed kiam la reĝo petis la Budhon manĝi en la palaco, la Budho akceptis la peton bonkore.

1-23. La rakonto de Reĝidino Jasodara  ↑ 

Kiam la Budho prenis vespermanĝon tiutage, ĉiuj, kiuj rekonis lin kiel Reĝidon Sidarto, venis vidi lin, krom Jasodara. Ĉiuj el ili surpriziĝis sed sentis ĝojon revidi sian reĝidon sinvestantan kiel monaĥon.

Jasodara restis en sia ĉambro, pensante: “Reĝido Sidarto jam iluminiĝis kaj fariĝis la Budho nun. Li apartenas al la linio de Budhoj. Ĉu estas prave por mi iri al li? Li ne bezonas min, kaj ankaŭ ne povas bezoni min. Mi opinias, ke estas pli bone resti kaj vidi.”

Post momento, la Budho demandis: “Kie estas Jasodara?”

“Ŝi estas en sia ĉambro,” diris lia patro. “Mi iros tien,” diris la Budho, kaj doninte sian bovlon al la reĝo, li iris al ŝia ĉambro. Kiam li eniris, li diris al la reĝo: “Lasu ŝin esprimi sian respekton al mi laŭ sia plaĉo. Nenion diru.”

Apenaŭ la Budho iris en la ĉambron, Jasodara hastis al li eĉ antaŭ ol li sidiĝis. Ŝi falis sur la plankon, prenis liajn piedojn, metis sian kapon ĉe liajn maleolojn kaj ploradis ĝis liaj piedfingroj malsekiĝis. La Budho restis kviete kaj neniu haltigis ŝin ĝis ŝi laciĝis de plorado. Tiam Reĝo Sudodana diris: “Sinjoro, kiam mia bofilino aŭdis, ke vi portas flavan robon, ŝi ankaŭ ekvestis sin per la flava. Kiam ŝi aŭdis, ke vi manĝas nur unu fojon ĉiutage, ŝi ankaŭ tiel ekfaris. Kiam ŝi aŭdis, ke vi jam rezignis altegan liton, ŝi ekdormis sur malalta lito, kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi rezignis florkronojn kaj parfumojn, ŝi ankaŭ rezignis ilin. Kiel virta estas mia bofilino!”

La Budho kapjesis kaj diris: “Ne nur en tiu ĉi lasta naskiĝo, Reĝo, sed en antaŭa naskiĝo, Jasodara ankaŭ estis pia kaj fidela al mi.”

1-24. La rakonto de Reĝido Nanda  ↑ 

En la tria tago post kiam la Budho hejmenrevenis al Kapilavatu, oni invitis lin al la geedziĝa festo de lia pli juna duonfrato Reĝido Nanda kaj ties nova edzino Reĝidino Ĝanapada Kaljani. La Budho ĉeestis la geedziĝajn ceremonion kaj celebradon, benis ilin, kaj foriris lasinte sian almozbovlon ĉe Nanda.

Nanda pensis: “Mi iros al la monaĥejo kaj redonos la bovlon.” Kiam Nanda iris en la monaĥejon, post iom da babilado kun li, la Budho demandis lin subite: “Nanda, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?”

“Jes, Sinjoro,” respondis Nanda, kaj la Budho ordinis lin kiel monaĥon.

Poste, Nanda fariĝis tre malĝoja kaj malfeliĉa, sopirante al sia bela edzino. “Kial vi estas tiel malĝoja, Nanda?” demandis monaĥoj.

“Fratoj, mi malkontentiĝis. Mi ne volas la nunan vivon. Mi volas forlasi por reiri hejmen.”

La Budho iris al Nanda por babili kun li. Unue la Budho montris al li simiinon, kies nazo kaj vosto forbruliĝis, kaj kies felo vundiĝis de brulo kaj sangis. “Ĉu vi vidis tiun ĉi simiinon, Nanda? Memoru ŝin,” diris la Budho.

Poste la Budho montris al Nanda 500 ĉielajn feinojn. “Nanda, ĉu vi vidis tiujn feinojn?”

“Jes,” respondis Nanda.

“Kiu estas pli bela, la feino aŭ Ĝanapada Kaljani?”

“Sinjoro, kiel mia edzino estas multe pli bela ol la bruligita simiino, tiel la feinoj estas kompareblaj al Ĝanapada Kaljani.”

“Bone, Nanda, kion vi faros poste?”

“Honora Sinjoro, kiel oni akiros ĉielaĵon?”

“Per plenumo de monaĥa devo.”

“Tiel, estas granda plezuro por mi havi monaĥan vivon,” diris Nanda, kaj li eksekvis la instruon de la Budho tre atente.

1-25. La rakonto de Reĝido Rahula  ↑ 

En la sepa tago post la hejmenreveno de la Budho, Reĝidino Jasodara vestis la junan Rahulan. La filo de la Budho vartiĝis de siaj patrino kaj avo, kaj jam aĝis sep jarojn. Ŝi montris al la Budho kaj diris: “Jen estas via patro, Rahula. Iru kaj petu de li vian heredaĵon.”

Naiva Rahula iris al la Budho, kaj rigardante lian vizaĝon, diris al li la vortojn de sia patrino, kaj aldonis: “Patro, eĉ ankaŭ via ombro plaĉas al mi.”

Kiam la Budho forlasis la palacon, Rahula sekvis lin dirante, “Donu al mi mian heredaĵon.” Irante al la parko, la Budho pensis: “Li deziras la valoraĵon de la patro, sed tio nur akompanas la homan vivon, kaj estas plena de malfacilo kaj suferado. Anstataŭe mi heredigos al li tion, kion mi scias, kaj tiel mi donos al li bonegan heredaĵon.” La Budho petis sian disĉiplon Ŝariputa, ke li ordinu Rahulan.

Reĝo Sudodana ege ĉagreniĝis informiĝinte, ke lia aminda nepo fariĝis monaĥo. Li diris al la Budho: “Kiam vi forlasis hejmon, mi tristiĝis. Kiam Nanda forlasis hejmon, mia koro doloris. Mi koncentris mian amon al mia nepo, kaj ankaŭ mia nura trezoro forlasis min. Bonvolu ne plu ordini junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.” La Budho konsentis pri tio kaj ekde tiam ne plu ordinis junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.

1-26. Du ĉefaj disĉiploj  ↑ 

Proksime al Raĝagaha troviĝis du vilaĝoj nomataj Upatisa kaj Kolita. La estroj de tiuj du vilaĝoj ankaŭ konatiĝis kiel Upatisa kaj Kolita. Ili estis tre intimaj amikoj.

Iutage Sari, la edzino de Upatisa, naskis filon nomatan Ŝariputa. En la sama tago Mogali, la edzino de Kolita, ankaŭ naskis filon nomatan Mogalana. Iliaj filoj fariĝis bonaj amikoj.

Kreskinte, ambaŭ knaboj ŝatis rigardi dramon. Iutage kiam ili spektis dramon nomatan Giraga Samapuĝa, kiu signifas la Festan Monton, ili decidis forlasi hejmon por trovi pli grandajn feliĉon kaj komprenon pri la vivo ol tion, kion ili lernis de la teatraĵoj.

Tiam ĉe Raĝagaha vivis fama religia instruisto nomata Ŝanĝaja. Ambaŭ amikoj iris por lerni de li, sed post nelonge ili forlasis lin, trovinte, ke lia instruado estas malkontentiga. Ili promesis reciproke, ke ili daŭrigos la serĉadon, studon kaj meditadon por klopodi al Vero de vivo, kaj se iu el ili trovis ĝin unue, tuj informu la alian.

Iumatene, Ŝariputa vidis asketon Asaĝi petantan almozon en la ĉefa strato de Raĝagaha. Li iris de domo al domo kun modesta kaj trankvila mieno. Kiam Ŝariputa pli proksimiĝis, li elvidis sur la vizaĝo de Asaĝi perfekte trankvilan mienon kiel glatan lagon sub kvieta klara ĉielo. Ŝariputa aliris kaj diris modeste: “Via mieno estas serena, Amiko. Viaj okuloj estas tiel klaraj kaj brilaj. Kiu estas via instruisto kaj kion li instruas, Sinjoro?”

“Mi tuj diros al vi pri tio, frato,” respondis Asaĝi, “Estas granda asketo de Ŝakja raso, kiu forlasis siajn hejmon kaj landon por sekvi senhejman vivon. Li estas mia instruisto kaj mi sekvas kaj praktikas lian instruon.”

“Bonvolu informi min pli.”

“Mi nur estas novulo al la vojo de la Budho,” respondis la asketo modeste, “Mi ankoraŭ ne scias tre multe. Sed mi diros al vi koncize.”

“Tion mi volas, frato,” diris Ŝariputa rapide, “Bonvole diru al mi la signifon de la instruoj sen superfluaj vortoj!”

“Bonege,” respondis la asketo, “Aŭskultu! La Budho instruas, ke troviĝas kaŭzo por ĉiuj aferoj, kaj tiel ankaŭ por malestiĝo de aferoj.”

Post kiam Honora Asaĝi finis tiujn vortojn, Ŝariputa tuj komprenis la signifon pro sia saĝeco. Li komprenis la veron, ke ĉio ekzistanta aŭ ekzistonta devas malestiĝi. Li diris: “Se tio estas la budha instruo, vi jam trovis la staton liberan de malĝojo kaj sufero, kaj plenan de paco kaj feliĉo.” Dankinte al Asaĝi, Ŝariputa tuj trovis sian amikon Mogalana por informi lin pri la grava novaĵo.

Antaŭ ol li ekparolis, Mogalana kriis, “Ha, frato! Kiel klara kaj brila via vizaĝo estas! Ĉu finfine vi trovis tion, kion ni serĉas?”

“Jes, frato, vi pravas,” respondis Ŝariputa ĝojplene. Li tuj eksplikis al li la instruon de la Budho.

Tiel Ŝariputa kaj Mogalana aliĝis al la Budho kaj nur en mallonga tempo fariĝis du el liaj ĉefaj disĉiploj. Ŝariputa famiĝis pro sia saĝo kaj Mogalana pro la magia povo.

1-27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka  ↑ 

Iam en tre malriĉa familio naskiĝis knabo nomata Ŝopaka. Kiam li estis sepjara, lia patro mortis kaj lia patrino edziniĝis al alia viro, kiu estis tre malica kaj kruela. La nova duonpatro ĉiam batis kaj insultis malgrandan Ŝopakan, kiu estis tre bonkora, senkulpa kaj bona.

La duonpatro pensis: “Tiu ĉi knabaĉo estas abomeninda sentaŭgulo, sed mi povas fari nenion kontraŭ li ĉar lia patrino tre amas lin. Kion mi faru kontraŭ li?”

Iuvespere li diris: “Kara filo, ni iom promenu.”

La knabo surpriziĝis kaj pensis: “La duonpatro neniam tiel bonkore parolis al mi. Eble mia patrino petis lin esti bonkora al mi.” Do li ĝojplene eliris kun la duonpatro.

Ili iris al tombejo, kie estis multaj putraj kadavroj. La duonpatro ligis Ŝopakan al unu el ili, lasante lin sola kaj ploranta.

Ju pli mallumiĝis, des pli timiĝis Ŝopaka. Li restis sola en la tombejo kaj tiel teruriĝis, ke liaj haroj stariĝis kaj ŝvitoj fluis de lia korpo. La bruo de ŝakaloj, tigroj, leopardoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj faris lin despli terurigitaj. Kiam li preskaŭ paraliziĝis pro timo, li vidis, ke homo kun nobla mieno kaj brila lumo iris al li kaj diris: “Ne ploru, Ŝopaka. Mi venis por helpi vin, do ne timu.” Tiam Ŝopaka rompis sian ligilon kaj trovis sin staranta antaŭ la Budho en Ĝetavana Monaĥejo. La Budho banis lin, donis al li manĝaĵon kaj veston, komfortigis kaj konsolis lin.

Samtempe, reveninte hejmen, la malica duonpatro ricevis demandon de la edzino. “Kie estas mia filo?” Ŝi demandis. “Mi ne scias,” li respondis, “li revenis hejmen antaŭ mi.” La patrino ne povis endormiĝi tutan nokton pro maltrankvileco pri sia filo.

Frue en la sekva tago ŝi iris peti helpon de la Budho. “Kial vi ploras, Fratino?” demandis la Budho.

“Sinjoro,” respondis la virino, “Mi havas solan filon, kaj li perdiĝis en la lasta nokto. Mia edzo promenis kun Ŝopaka kaj la malgranda knabo neniam revenis hejmen.”

“Ne maltrankviliĝu, Fratino. Via filo estas sekura. Jen li estas.” Dirante, la Budho montris al ŝi Ŝopakan, kiu jam fariĝis monaĥo. La patrino ĝojegis denove vidinte sian karan filon. Aŭdinte la instruon de la Budho, ankaŭ ŝi fariĝis lia sekvantino.

1-28. La rakonto de sinjorino Pataĉara  ↑ 

Dum la vivperiodo de la Budho, estis riĉulo, kiu havis ĉarman filinon Pataĉara. Ŝiaj gepatroj tiel amis ŝin, ke ili tenis ŝin en la sepa etaĝo de la domo kaj ne permesis ŝin eliri.

Kiam Pataĉara estis deksesjara, ŝiaj gepatroj volis edzinigi ŝin al filo de alia riĉulo. Sed ŝi jam enamiĝis al sia servisto kaj deziris vivi kun li.

Do antaŭ la geedziĝa ceremonio Pataĉara vestiĝis kiel servisto kaj fuĝis el la etaĝdomo frumatene. Ŝi renkontis sian amaton en la decidita loko kaj ili kune forkuris.

La juna paro iris al malproksima loko kaj geedziĝis. Post iom da tempo Pataĉara estis naskonta bebon. “Neniu helpos min ĉi tie,” Ŝi diris al sia kara edzo, “sed la gepatroj ĉiam havas molan lokon en la koro por sia infano. Bonvolu konduki min al la hejmo de miaj gepatroj, por ke mi nasku nian infanon tie.”

Sed ŝia edzo diris: “Kion vi diras, mia kara? Se viaj gepatroj vidos min, ili mortigos min. Estas neeble por mi reiri.” Ŝi petegis lin multfoje, sed ĉiufoje li rifuzis.

Iutage, dum foresto de la edzo, Pataĉara iris al siaj najbaroj kaj diris al ili: “Se mia edzo demandos al vi, kien mi iris, bonvolu informi lin, ke mi jam iris al miaj gepatroj.” Kiam la edzo revenis hejmen, li trovis, ke la edzino jam foriris. Li kuratingis kaj petegis ŝin reveni hejmen, sed ŝi rifuzis. Ĝuste tiam okazis ŝiaj naskdoloroj kaj baldaŭ ŝi naskis filon. Ŝi pensis: “Nun ne plu necesas iri al miaj gepatroj,” do ŝi revenis hejmen kun la edzo.

Post iom da tempo ŝi estis naskonta la duan bebon. Ŝi forlasis la hejmon kaj ekiris al siaj gepatroj refoje dum la edzo laboris ekstere. La edzo kuratingis ŝin kaj petegis kiel antaŭe, ke ŝi revenu kun li, sed ŝi ne obeis.

Subite okazis terura ŝtormo. Pataĉara diris al la edzo: “Mi ekhavis naskdolorojn ne elteneblajn, mia kara. Bonvolu trovi lokon por ŝirmi nin kontraŭ la pluvego.”

En la pluvego la edzo iris tien kaj reen kun hakilo, serĉante branĉojn kaj foliojn por fari kabanon. Vidinte arbuston kreskantan sur formikejo, li tuj aliris por haki ĝin. Ĝuste tiam venena serpento elrampis kaj mordis lin je la mano. Li tuj perdis la vivon.

Dum Pataĉara atendis la edzon, ŝiaj doloroj pli kaj pli intensiĝis, kaj ŝi baldaŭ naskis alian filon. Estante senforta, malvarma kaj malseka, ŝi povis fari nenion alian ol teni la infanojn en la sino kaj tranokti laŭeble kuntiriĝinte sur la tero por sin ŝirmi kontraŭ la pluvego, kun maltrankvileco pri la edzo.

Portante la novnaskitan bebon sur la dorso kaj tirante la alian infanon je la mano, Pataĉara ekiris frumatene laŭ la vojo, kiun prenis ŝia edzo, kaj eksteratende trovis lin morta. “Mia karulo mortis sur la vojo nur pro mi!” ŝi ekploregis.

Poste ŝi daŭrigis la iradon laŭ la vojo ĝis rivero Aciraŭati, kiu estis akvofluo de la ŝtormo. Ĉar ŝi malfortiĝis pro la nokta okazaĵo, ŝi ne havis sufiĉan forton por porti du infanojn samtempe. Ŝi do restigis la pli grandan infanon sur la bordo kaj portis la bebon tra la rivero. Poste, ŝi metis la bebon sur foliojn kaj revenis por la pli granda infano.

Apenaŭ ŝi atingis la rivermezon kiam aglo subite plonĝis de la ĉielo kaj forprenis la novnaskitan bebon. Vidinte tion, Pataĉara tuj ekkriis plengorĝe: “Ŝu! Ŝu!” Kiam la pligranda infano aŭdis ŝian krion trans la rivero, ĝi pensis: “Panjo vokas min.” Por proksimiĝi al ŝi, ĝi glitis de la bordo kaj fordrivis pro la torento.

Nun Pataĉara ege malĝojiĝis kaj senĉese ploregis dirante, “Unu el miaj filoj estis forportita de aglo, la alia dronis en la rivero, kaj ĉe la vojo mortis mia edzo.” Ŝia ploro daŭris ĝis ŝi renkontis viron. Ŝi demandis lin: “Sinjoro, kie vi vivas?”

“En Savati,” li respondis.

“Vivas ia familio en ia strato de la urbo Savati. Ĉu vi konas ilin, sinjoro?”

“Jes, sinjorino, sed ne demandu min pri tiu familio. Demandu min pri alia laŭ via scio.”

“Bonkora sinjoro, mi nur konas tiun familion. Bonvolu informi min pri ili,” ŝi petis.

“Se vi insistas, mi ne plu povas kaŝi la veron,” respondis la viro, “En forta pluvo lastanokte, falis la domo de la familio kaj ĉiuj de la familio mortis pro la fatalaĵo.”

“Ne!” vekriis Pataĉara.

“Jes, ĉu vi ne povas vidi la fajron tie?” li demandis, montrante iom da flamo, “Jen estas ilia funebra fajro.”

Aŭdinte tion, Pataĉara tuj falis sur la teron kaj sin rulis tien kaj reen pro kordoloro. Kelkaj vilaĝanoj alvenis kaj portis ŝin al Ĝetavana Monaĥejo, kie la Budho estis instruanta. La Budho petis kelkajn virinojn lavi, vesti, manĝigi kaj poste konsoli al ŝi per plej dolĉaj kaj orelplaĉaj vortoj. Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi tuj rememoris pri siaj antaŭaj vivoj. Ŝi petis al la Budho ordini ŝin, kaj tiel ŝi fariĝis budhisma monaĥino.

1-1-29. La bandito Angumala  ↑ 

La reĝo de Kosalo havis konsilanton nomatan Bagaŭa. Bagaŭa vivis kun la edzino Mantani kaj filo Ahinsaka.

Kiam Ahinsaka naskiĝis, ĉiuj armiloj de la lando glimbrilis. La reĝo maltrankviliĝis pri tio, kaj tuj venigis sian konsilanton sekvamatene por trovi la kaŭzon, kial la armiloj glimbrilis. La konsilanto respondis: “Mia edzino naskis filon, Via Reĝa Moŝto.”

“Sed kial la armiloj tiel glimis?” demandis la reĝo.

“Via Reĝa Moŝto, mia filo fariĝos bandito.”

“Ĉu li prirabos sole aŭ kun bando?” demandis la reĝo.

“Li agos sole, Via Reĝa Moŝto.”

“Ni devas mortigi lin nun,” diris la reĝo.

“Ne!” respondis Bagaŭa, “kiam li estos sola, ni povos kapti lin facile.”

Kiam Ahinsaka sufiĉe kreskis, lia patro sendis lin al lernejo en Takasila. Ahinsaka estis la knabo plej forta, saĝa kaj obeema en la tuta lernejo. Aliaj infanoj enviis lin, kaj kaŭzis malamon de la instruisto al li. Tiel, kiam li finis sian lernadon, la insruisto diris: “Nun vi devas pagi kotizon por mia instruado.”

“Kiom mi devas pagi, sinjoro?” demandis Ahinsaka.

“Anstataŭ monon, mi volas mil homajn fingrojn de la dekstra mano. Sed memoru, ke vi ne prenu pli ol unu fingron de la sama homo.”

Kvankam tio estas la plej malfacila afero por fari, Ahinsaka promesis tion al sia instruisto. Portante glavon, li iris ĝis Kosalo.

Kaŝiĝinte ĉe ĝangala vojo, li atendis preterpasantajn pasaĝerojn. Li kutime elkuris je oportuna ŝanco, mortigis ilin, tranĉis fingron de iliaj dekstraj manoj kaj pendigis la kadavrojn sur arbojn por bredi vulturojn kaj korvojn. Li faris girlandon el fingraj ostoj kaj baldaŭ famiĝis kiel “Agulimala”, kiu signifas girlandon de fingroj.

Angulimala iris al alia regno kaj denove komencis la mortigon. La reĝo de Kosalo decidis gvidi sian fortan armeon por kapti lin ĉar li forrabis tre multajn homvivojn. Kiam Mantani aŭdis tion, ŝi iris al sia edzo, por ke li savu la filon.

“Mia kara, li estas tre feroca nun,” diris Bagaŭa, “Eble li povus tute ŝanĝiĝi. Kaj krome, se mi iros tien, li eĉ mortigos min.” Sed la patrino estis tre bonkora kaj amis sian filon pli ol sin mem. Ŝi pensis: “Mi devas iri al la ĝangalo por savi lin.”

Nun Angulimala jam mortigis 999 homojn. Li pasigis monaton post monato en la ĝangalo sen konvenaj manĝaĵo, dormo kaj konsolo, do li deziregis likvidi la ŝuldon kaj ekhavi decan vivon laŭeble plej frue. Li pensis: “Hodiaŭ mi mortigus eĉ mian patrinon kaj tranĉus ŝian fingron por plenumi la taskon se ŝi venus al mi.”

Tiutage, kiam la Budho rigardis tra la tuta mondo por vidi, ĉu iu bezonas helpon, li vidis Angulimalan kaj lian patrinon. “Mi devas savi ilin,” li pensis kiam li ekiris al la ĝangalo.

Ekvidinte la Budhon, la vilaĝanoj tuj kriis: “Sinjoro, ne iru laŭ tiu vojo. Danĝerege! Tuj reiru hejmen!” Ili atentigis trifoje, sed la Budho daŭrigis la vojon pensante pri sia farinda afero.

Nun la patrino de Angulimala jam iris en la ĝangalon. Vidinte ŝian alvenon, Angulimala pensis: “Kompatinda virino. Ŝi venas sola. Mi kompatas ŝin, tamen tio ne helpas. Mi devas teni mian promeson kaj mortigi ŝin.” Tiam la Budho subite aperis inter ili. Angulimala tuj pensis: “Bonege! Tiu ĉi monaĥo venas antaŭ mia patrino. Kiel mi rajtas mortigi ŝin? Mi forlasu ŝin sola kaj mortigu la fremdulon.” Do li ekkuris al la Budho kun sia glavo. La Budho iris malrapide antaŭ li, pensante: “Lasu la junulon vidi min kuradi.” Do Angulimala kuregis al la Budho, sed li neniel povis atingi lin. Li kriis al la Budho: “Haltu! Staru senmove.”

“Mi staras senmove, Angulimala! Ĉu vi ankaŭ staras senmove?” diris la Budho.

Angulimala ne povis kompreni, kion aludas la Budho, li do demandis: “Kiel vi povas diri, ke vi staras senmove, dum vi kuras pli rapide ol mi?”

“Mi ĉiam staras senmove, Angulimala, ĉar mi estas kompatema al ĉiuj vivestaĵoj. Sed vi estas kruela al ili. Do mi staras senmove sed vi ne.”

Angulimala ege plezuriĝis pro la diro de la Budho kaj tuj genuiĝis antaŭ li forĵetinte sian glavon. La Budho benis lin kaj kondukis lin al la monaĥejo, kie li fariĝis monaĥo.

Samtempe, la reĝo atendis kun sia armeo en la palaco por ricevi benon de la Budho antaŭ la ekiro al la ĝangalo. Ĉar la Budho ne venis, li iris al la monaĥejo kun kvincent soldatoj kaj ĉevaloj. La Budho demandis lin: “Kio okazas al vi, majesta Reĝo?”

“Aperis la plej feroca hombuĉisto nomata Angulimala, kaj ni iros kapti lin.”

“Sed, majesta Reĝo, kion vi faros al Angulimala se vi vidos, ke li jam havas razitan kapon kaj flavan robon?”

“Mi adoros al li,” respondis la reĝo.

La Budho venigis Angulimalan, kaj la soldatoj tuj diskuris pro timo. Sed la Budho haltigis ilin, kaj instruis la Darmon al ĉiuj el ili.

1-30. Ŭakali kaj la Budho  ↑ 

En Savati vivis junulo Ŭakali, kiu ege admiris la belecon de la Budho. Iutage li pensis: “Vivante hejme, mi ne povas vidi la Budhon, sed se mi fariĝos monaĥo, mi povos tion fari ĉiutage.” Do li iris al monaĥejo kaj ordiniĝis ĉe la Budho.

Ekde tiam, li havis oportunecon por ĉiam admiri la Budhon. Li faris nenion ĉiutage krom nur sekvi la Budhon kiel ombro. La Budho atendis la maturiĝon de lia saĝo, kaj diris nenion pri tio. Anstataŭ legi, lerni kaj mediti ĉiutage, Ŭakali nur admiris la Budhon. La Budho pensis: “Tiu monaĥo neniam atingos sian komprenon se li ne spertos afliktiĝon.”

Do iutage la Budho akceptis inviton kaj forlasis Ŭakali por retiriĝi en Raĝagaha dum tri pluvaj monatoj.

Ŭakali tristiĝis kaj ekpensis: “Tri monatoj estas tempo tro longa. Kiel mizeran tempon mi devas pasigi. Kian utilecon mi havas vivante pli longe? Mi min ĵetos de la Vultura Montpinto.”

Restante en Raĝagaha, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke Ŭakali decidis sin ĵeti de Vultura montpinto. “Sen miaj helpo kaj konsolo, tiu monaĥo memmortigos,” li pensis. La Budho tuj aperigis sian transformiĝon sur la rando de la Vultura Montpinto, kaj la malĝojo de Ŭakali tuj malaperis kiam li vidis la Budhon antaŭ si. La menso de Ŭakali pleniĝis de ĝojo kaj li pensis, “La homo, kiu havas plenan fidon en la Budho pleniĝos de ĝojo kaj kontenteco. La homo, kiu havas plenan fidon en la Budho atingos staton de paco kaj feliĉo.”

1-31. La purigisto Sunita  ↑ 

En Savati vivis purigisto Sunita. Li laboris diligente, sed lia enspezo sufiĉis nur por plenigi lian stomakon. Li devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li ofte vidis aliajn homojn amuziĝantaj, sed ne rajtis sin miksi en ilin, ĉar tiuj homoj nomis lin forĵetito. Kiam iuj el superaj klasoj iris sur la vojo, Sunita devis forkuri kaj sin kaŝi, por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li ne forlasis sufiĉe rapide, li ricevis riproĉon kaj eĉ baton. Kompatinda Sunita havis ege mizeran vivon.

Iutage, kiam Sunita okupiĝis pri purigado de malpurega vojo, li vidis, ke la Budho alvenas kun miloj da sekvantoj. Li tuj pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi. Li do nur staris respektoplene kun siaj manplatoj kunmetitaj ĉe la brusto. La Budho haltis kaj diris al la kompatinda Sunita per dolĉa kaj ĝentila voĉo: “Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la laboron kaj sekvi min?”

Antaŭe, neniu parolis tiel amike al Sunita. Lia koro tuj pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj malsekiĝis de larmoj. Li diris: “Plej honora Sinjoro! Mi ĉiam ricevis ordonojn, sed neniam afablajn vortojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kia mi estas, mi sekvos vin.”

Do la Budho ordinis Sunitan kaj la lasta ricevis budhajn instruojn kune kun aliaj monaĥoj. Ekde tiam, neniu sciis, el kiu kasto devenis Sunita, kaj neniu traktis lin kun malŝato kaj krueleco. Lin respektis ĉiuj homoj, eĉ reĝoj, ministroj kaj generaloj.

1-32. La Budho kaj malsana monaĥo  ↑ 

Iutage, la Budho vizitis monaĥejon. Li preterpasis ĉelon, en kiu kuŝis monaĥo suferanta de terura malsano. Kvankam en la monaĥejo loĝis aliaj monaĥoj, tamen neniu el ili zorgis pri sia malsana frato. Vidinte la bedaŭrindan situacion, la Budho ekprizorgis la suferanton. Li alvenigis Anandan kaj ili kune banis la monaĥon, ŝanĝis lian malpuran litaĵon kaj mildigis lian doloron.

Poste la Budho deadmonis la monaĥojn de ilia senhelpemo kaj kuraĝigis ilin prizorgi la malsanulojn kaj suferantojn. Li konkludis per diro: “Kiu ajn servas al malsanuloj kaj suferantoj, tiu servas simile al mi.”

~ Fino de Parto 1 el 2 ~