hejmen 

La 42 Ĉapitroj

tradukis Okcidento

Represita el La Japana Budhano n-roj 304-306 (1999)

En la Post-Hana dinastio kune tradukis Kaŝapa-matanga kaj Dharma-rakŝa ĉi sutraron.


1-a

La Bagavato fin-studis ekzercadon kaj trovis, ke la trankvila koro, kiu forlasis ĉian avidemon, estas plej bona vivmaniero. Post kiam Li konkeris delogojn kaj obstaklojn de Marao en la homsupera samadio, Li predikis kiel unuan instruon pri la 4 faktoj al la 5 asketoj en la ĝardeno Migadaja’. Post tio asketoj venis al Li kun diversaj demandoj, kaj ĉar Li precize klarigis kaj konvinkis ilin pri ĉiuj temoj, ili riverencis per kunpolmigo, ĵuris estiĝi Lia disĉiplo.

Budho diris, “Tiu, kiu eliris el sia familia rondo, komprenis la veran koron kaj darmon de fin-faron, nomiĝas ŝramano.

La ŝranano, kiu ĉiam observas la 250 ŝilojn, vivas sen avidemo, povas fariĝi arahanto, post kiam li klare komprenis la 4 faktojn. La arahanto havas homsuperan kapablon, ekzemple, flugi en la aero aŭ sin aliformigi. Lia vivdaŭro estas senfina kaj povas movi la ĉielon kaj teron. La suba etapo de arahanto estas anagamo. La anagamo ekzercas en la 19a svargo post la morto, kaj fariĝas arahanto. Pli malalta etapo estas sakadagamo. la sakadagamo povas fariĝi arahanto post ankoraŭ unufoja vivo sur la tero. La elementa etapo estas sotapato. La sotapato povas fariĝi arahanto post la 7 mortoj kaj 7 naskiĝoj sur la tero.

Nu, ĉesi avidemon signifas, ekzemple, fortranĉi la manon aŭ piedon por ne plu utiligi.


2-a

Budho diris, “La celo de ŝramano estas ĉesi avidemon, forlasi la amatajn, koncepti la radikon de la koro, atingi la kernon de budhisma vero kaj koni darmon de fin-faro. Li gajnas nenion de sia koro, serĉas nenion ekstere, estas jugita de [la vojo] nek submetas sin sub karmo. Li jam ne havas aferojn pensindan kaj farindan. Por li ne troviĝas ekzerco nek bodio. Sed senrilate al la etapoj [de la antaŭa ĉapitro] li estas respektita de ĉiuj homoj. Tion oni nomas [la vojo].”


3-a

Budho diris, “Ekzercantoj, kiuj razis la hararon kaj barbon, nomiĝas ŝramano. Li devas ne konservi aĵojn. Li prenu manĝon unufoje por la tago per almozo, kaj dormu sub arbo. Li estu modesta kaj neniam sekulariĝu, ĉar tiuj, kiuj igas homon malsaĝa, estas tenaco kaj avidemo.”


4-a

Budho diris, “Por la homa vivo troviĝas 10 temoj, kiel la bonaj kaj samtempe malbonaj. Kiuj estas la 10? Tiuj estas 3 por la korpo, 4 por la buŝo kaj 3 por la koro. Plidetale: Mortigo, ŝtelo kaj adulto por la korpo: Denunco, kalumnio, mensogo kaj babilo por la buŝo: ĵaluzo, kolero kaj malsaĝo por la koro. ĉar la 10 temoj montras devojiĝon de [la sankta vojo], tiuj estas 10 malbonoj. Sed se oni povas nefari la 10, tiam lia sinteno esprimas la 10 bonojn.”


5-a

Budho diris, “La homoj pekas en diversaj okazoj. Kaj se li ne pentas nek tuj ĉesas la pekon, pekoj amasiĝas sur sin. Tio similas al, ke la akvo de riveroj nepre kolektiĝas en la maron kaj profundiĝas. Do, se li pentas kaj ŝanĝas la sintenon, la pekoj spontane estingiĝos. Tio similas al resaniĝo post ŝvitado.”


6-a

Budho diris, “Kiam malbonulo venis kaj kalumnias vian bonfaron, vi devas ne koleri nek kontraŭi, ĉar tiam li malamas ankaŭ sin mem.”


7-a

Budho diris, “Iu venis kaj insultis, ke mi savas homojn laŭ [la vojo]. Sed ĉar mi silentis kaj ne respondis, li ĉesis diri. Tiam mi demandis “Kiam vi petas amikecon al iu kun deca maniero, sed se li malakceptas, la sekvo reiras al vi mem, ĉu ne?” “Vi pravas.” “Do, ĵus vi insultis min. Sed mi ne akceptis. Konsekvence la insulto el via buŝo reiras al vi, kiel vi opinias?” Resonado naskiĝas de sono, ombro ĉiam iras kun la korpo. Tiel tiuj ne povas partigi de la fonto. Estu modesta, neniam faru malbonojn!”


8-a

Budho diris, “Malhelpo al saĝulo estas simila al, ke oni sputas salivon al la ĉielo. Li ne atingos la ĉielon, sed refalos sur lin. Kiam oni piedbatis polvon kontraŭ vento, tiuj ne iros for, sed ŝutiĝos sur lin. Ne kalumniu saĝulon, peko pro tio pereigos la kalumniinton!”


9-a

Budho diris, “Vasta studo ne kondukos vin al [la vojo]. Male, se vi strebos en unu metodo kun firma kredo, vi trovos eĉ pligrandan [vojon].”


10-a

Budho diris, “Trovinte bonfaron far alia homo, se vi laboras kun li kaj kune ĝojos, vi akiros grandan feliĉon. Tiam ŝramano demandis “Ĉu la feliĉo ne elĉerpiĝos?” Mi respondis “Imagu, ke ĉi tie estus fajreto. Kaj multaj venis por elpreni fajron. Ili povas aŭ kuiri aŭ lumigi per ĝi. Sed la fajreto restas sama.Same la feliĉo ne elĉerpiĝos.”


11-a

Budho diris, “Estas plibone regali bonulon ol cent malbonulojn. Estas plibone regali tiun, kiu obervas la 5 ŝilojn, ol mil bonulojn. Estas plibone regali sotapaton ol la dekmil, kiuj obervas la 5 ŝilojn. Estas plibone regali sakadagamon ol milionon da sotapatoj. Estas plibone regali anagamon ol dek milionojn da sakadagamoj. Estas plibone regali arahanton ol cent milionojn da anagamoj. Estas plibone regali aŭtodidakton ol miliardojn da arahantoj. Estas plibone regali budhon ol dek miliardojn da aŭtodidaktoj. Estas plibone regali homon, kiu superis koron, loĝon, ekzercon kaj ateston ol cent miliardojn da budhoj.”


12-a

Budho diris, “Homoj havas 20 malfacilojn...

Estas malfacile:

  1.  Oferi pro malriĉeco;
  2.  Lerni [la vojon] pro riĉeco;
  3.  Morti oferante la vivon;
  4.  Renkonti budhan instruon;
  5.  Vivi samtempe kun budho;
  6.  Elteni disde deziremo;
  7.  Ne avidi la ŝatatajn;
  8.  Ne koleri pro ofendo;
  9.  Ne paradi sian kapablon;
  10.  Teni stabilan koron ĉe ĉiuj aferoj;
  11.  Lerni vaste kaj studi profunde;
  12.  Forigi egoismon;
  13.  Mokridi komencantojn;
  14.  Unuigi la penson kaj agon;
  15.  Ne kondamni laŭ sia opinio;
  16.  Konatiĝi kun eminentuloj;
  17.  Trovi puran koron en si kaj praktiki [la vojon];
  18.  Sekvi post bona gvidanto;
  19.  Esti trankvila ĉe ĉiuj fenomenoj;
  20.  Kaj kompreni la aŭtentikan instruon.”

13-a

Ŝramano demandis Budhon.”Per kiu oni povas koni la veran vivsintenon kaj renkonti [la vojon]?” Budho respondis.”Se vi purigos la koron kaj firmigos la volon, vi povas renkonti [la vojon]. Ekzemple, post kiam vi poluris kaj forigis polvon de spegulo, vi trovos sur ĝi nur klaran surfacon. Se vi forlasos deziremon kaj ne deziros laikan riĉaĵon, vi nepre trovos la veran vivsintenon.”


14-a

Ŝramano demandis Budhon.”Kio estas bona kaj kio estas grandioza?” Budho respondis.”Praktiki [la vojon] kaj observi la veron estas bonaj. Koincidon de la volo kun [la vojo] mi diras la grandioza.”


15-a

Ŝramano demandis Budhon.”Kio estas la plej forta kaj kio estas la plej hela?”Budho respondis “Eltenado estas la plej forta, ĉar li ne havas malbonon, aldoniĝas trankvilo kaj bonfarto. Al eltenado ne proksimiĝas malbono, kaj nepre li respektiĝos de la aliaj. La koron, el kiu forviŝiĝis polvo kaj en kiu jam restanta neniom da malpuraĵo, mi diras la plej hela. Dume troviĝas praĵnjo, kiu konas ĉion, kio okazis ĝis nun de la komenco, en kiu ankoraŭ ne troviĝis la ĉielo kaj la tero [t.e. tempo] kaj okazis en la dek direktoj (t.e.spaco). Se oni povis akiri la praĵnjon ĉioscian, tion mi nomas la plej hela.”


16-a

Budho diris, “Se oni okupiĝas de deziremo, ne povas trovi [la vojon]. Tio, ekzemple, similas al, ke li ne povas rigardi sian figuron sur la faco de eĉ klara akvo, se li perturbas la akvon per la mano. Same, se li interrilatas kun la aliaj en amo kaj malamo, en la koro naskiĝas malpuraĵo. Kaj li ne povas trovi [la vojon].Vi, ŝramanoj, ja devas forlasi amon kaj malamon! Kiam la malpuraĵo estingiĝis, vi trovos [la vojon].”


17-a

Budho diris, “Koni [la vojon] estas, ekzemple, enporti lumigilon en malluman ĉambron. La mallumo forviŝiĝos kaj la ĉambron sola okupos la lumo. Se lerninte [la vojon] vi trovis la veron, tie malestos mallumo kaj ĉiam troviĝos nur la lumo.”


18-a

Budho diris, “En la darmo, kiun mi diras, konsidero estas tiu de jam finkonsiderita, faro estas tiu de jam finfarita, parolo estas tiu de jam finparolita kaj ekzerco estas tiu de jam finekzercita. Se li povas intue kompreni tiujn, por li [la vojo] estas proksima , sed, se ne, li estas malproksima de [la vojo]. Tiel la darmo estas neesprimebla nek montrebla per objekto. Do, se li ĉi tie eraras eĉ iomete, li tuj devojiĝos.”


19-a

Budho diris, “Se li povas rigardi, ke la mondo estas malkonstanta kaj, ke ĉiuj estaĵoj estas ŝanĝiĝemaj kaj la vera ekzisto de la homo estas bodio, li baldaŭ atingos [la vojon].”


20-a

Budho diris, “Oni devas scii, ke la homo konsistas el la kvar elementoj (tero, akvo, fajro kaj vento). Kvankam la menbroj de la homa korpo havas nomojn respektive, sed nenie troviĝas nomata la memo. Do, ĉar dekomence ne ekzistas la memo, ĝi egalas al fantomo.”


21-a

Budho diris, “Oni deziras glornomon pro avidemo. Sed kiam li akiris la nomon, lia korpo jam estingiĝis. Se li postkuras la nomon sed ne lernas [la vojon], li deflankiĝos de virteco kaj lia klopodo fariĝos senfrukta. Tio similas al, ekzemple, incensado. Nome, kvankam incenso estas bonodora al aliaj homoj, ĝi mem forbruliĝas kaj samtempe ĝi estas turmentita de fajro.”


22-a

Budho diris, “Estas malfacile por homoj forlasi la posedaĵojn, sed tiuj similas al, ekzemple, tranĉilo ŝmirita de mielo. Oni ne devas ĝin enbuŝigi. Se infano ĝin lekus, fendiĝos la lango.”


23-a

Budho diris, “Ligiĝi kun la edzino, gefiloj kaj la domo estas pli granda domaĝo ol esti en malliberejo. El la malliberejo iam venos tempo foriri, sed oni tute ne imagas adiaŭi la familion. Male li neniam eskapos de ia ajn klopodo por la familia amo. Pro tiu kvankam li alfrontas atencon, li tute ne rimarkis ĝin danĝera, sed kun naiva espero li de siaflanke sin ĵetas kaj dronas en koton. Pro tio oni nomas lin banalulo. Se li profunde komprenos ĉi aferon, li ja estos arahanto.”


24-a

Budho diris, “En tenacoj la plej forta estas deziremo al propraĵo. La deziremo estas tiel granda, ke nenio superas. Dume feliĉe troviĝas ankoraŭ unu:nomata [la vojo]. Se ambaŭ [deziremo kaj la vojo] estus egale valoraj, neniu serĉus [la vojon].”


25-a

Budho diris, “Homo jugita de deziremo, similas al tiu, kiu marŝas kontraŭ la vento portante torĉon en la mano. Li nepre havos brulvundon sur la mano.”


26-a

Iu ĉielulo sendis belulinon al budho por bari [la vojon]. La Budho diris “Vi, la sako remburita de malpuraĵoj! Kion vi faros ĉi tie? Foriru! Vi ne necesas al mi!” ĉe tiuj ĉi vortoj la ĉielulo profunde respektis la budhon kaj demandis, kia estas [la vojo]. ĉar la budho kompleze respondis, la ĉielulo povis atingi la etapon de sotapato.


27-a

Budho diris, “Ekzerci [la vojon] similas al arbo flosanta sur rivero. Se ĝi ne alflosos borden, ne depreniĝos de homo, ne ĝeniĝos far kiĝino ne stagnos ĉe kirloj, aŭ ne putros, nepre ĝi atingos la maron, Tutsame, se ekzercantoj ne embalasiĝos de deziremo, ne ŝanceliĝos de banaraj delogoj, kaj klopodos rekteanime, li certe atingos [la vojon]. Tion mi garantias.”


28-a

Budho diris, “Oni devas esti senpasiema, kaj ne devas kredi sian koron. Vi ne devas kredi vian propran koron! Estu diskreta kaj ne veku la deziremon. La deziremo nepre vekas malbonon. Sed se vi atingis la etapon de arahanto, nur tiam vi povas kredi vian koron.”


29-a

Budho diris, “Estu modesta kaj ne renkontu virinon. Des pli ne interparolu kun virino. Sed kiam vi devas renkonti virinon, vi devas diri al vi ‘Mi estas ŝramano, do mi devas esti puranima eĉ en laika mondo kvazaŭ la lotusa floro estas pura eĉ en kota lago.’ Vi devas vidi maljunan virinon kiel patrinon, la junan kiel fratinon, kaj la infanan kiel vian filinon. Rememoru esperon al bodio kaj fortranĉu la perversan koron.“


30-a

Budho diris, “Praktiki [la vojon] estas kvazaŭ oni kovras sin per fojno. Kiam li renkontis fajron, li devas forkuri. Tutsame, la ekzercanto de [la vojo] devas forkuri, kiam li renkontis deziremon.”


31-a

Budho diris, “Iu volis fortranĉi sian viraĵon, ĉar li ne povis toleri la voluptemon. Budho admonis, ke li devas fortranĉi ne la viraĵon, sed la koron. La koro regas ĉion. Se li povas regi la koron, konsekvence la korpo submetiĝos. Kiom da avantaĝo troviĝas, se ne ĉesus voluptemo, eĉ se li fortranĉis la viraĵon!? Budho montris ĉi rilaton per poezio. La deziremo devenas de la volo. La volo naskiĝas el la koro. Se la substanco kaj funkcio de la koro estas trankvilaj, malaperas la objekto de la deziremo kaj la funkcio de la koro.Budho diris, ke la poezio estas la vortoj de Budho Kassapa’.


32-a

Budho diris, “Deziremo naskas melankolion kaj la melankolio naskas timemon. Se oni povas forlasi la deziremon, al kio li devas senti melankolion, al kio li devas timi!?”


33-a

Budho diris, “Ekzerci [la vojon] estas, ekzemle, kvazaŭ batali sola kontraŭ mil malamikoj. Li kun kiraso elirus de la pordo, sed reirus pro timo, aŭ mortus sub batalo, alie reirus venkinte malamikojn. Tutsama estas ekzercado de ŝramano. Li devas havi neŝanceliĝeman koron, ne timi la estontecon per la kuraĝo kaj strebo, konkeri diversajn delogojn kaj gajni frukton de [la vojo].”


34-a

Iun vesperon ŝramano voĉlegis la instruon de la Budho Kassapa, sed lia voĉo estis malgaja. Tion rimarkinte li mem volis ĉesi. Tiam Budho venis kaj demandis al li. “Kion vi kutimis, kiam vi estis en la hejmo?”

“Ĉar mi ŝatis liron, foje mi ludis per ĝi.”

Budho plu demandis. “Kio okazos, se ĝiaj kordoj estas malstreĉitaj?”

“La liro ne sonos.”

“ Kaj kio okazos, se la kordoj estas tre streĉitaj?”

“Ankaŭ tiam la sono ne elvenos.

“Do, kio okazos, se la kordo estas ne tiom streĉitaj kaj malstreĉitaj?”

“Ĉiuj kordoj bone sonos kaj sonoros.”

Budho diris, “Tiel same okazos la ekzercado de ŝramano. Se la koro estas bonorda, [la vojo] estos gajnita. Sed la koro estas kompleksa, la korpo laciĝos. La korpo laciĝas, des pli la koro estos perturbita. Se la koro estas perturbita, la ekzerco regresos. Kaj se la ekzerco regresos, nepre pekoj enŝteliĝos. Tamen la koro estas pura kaj trankvila, vi neniam perdos [la vojon].


35-a

Budho diris, “Se oni forigas skorion forĝinte feron, li povas elfari fajnan ilaron. Tiel same ekzercantoj povis forigi skorion de la koro, lia sinteno fariĝas pura.”


36-a

Budho diris, “Estas malfacile fariĝi homo, kiu ne havas en si malbonan intencon. Eĉ se li jam fariĝis tia homo, estas malfacile fariĝi viro, kiu restas sola sen virino. Eĉ se li fariĝis tia viro, estas malfacile ĝuste funkciigi la ses radikojn. Eĉ se li povis ĝustigi la ses radikojn, estas malfacile naskiĝi en la meza lando [de budhismo]. Eĉ se li naskiĝis en tia lando, estas malfacile vivi samepoke kun budho. Eĉ se li povis vivi en tiu epoko, estas malfacile renkonti [la voj-iranton]. Eĉ se li povis konatiĝi kun [la vojo], estas malfacile konvertiĝi al la kredo. Eĉ se li jam kredis, estas malfacile starigi la bodi-koron. Kaj eĉ se li starigis la bodi-koron, estas malfacile fariĝi enbodiiĝinto.”


37-a

Budho diris, “Miaj disĉiploj povas certe atingi [la vojon], eĉ se ili loĝas malproksime, se ili dece observas Miajn ŝilojn. Sed tiuj, kiuj troviĝas ĉirkaŭ Mi, kaj povas kontakti Min, ne povas atingi [la vojon], se ili ne submets sin je la ŝiloj.”


38-a

Budho demandis ŝramanon. “Kiel vi pensas, kiom da tempo daŭras la homa vivo?”

“Mi pensas, ke la vivo daŭras dum kelke da tagoj.

“Vi ankoraŭ ne scias [la vojon]”.

Budho demandis alian ŝramanon. “Kiom da tempo daŭras la homa vivo?”

“Dum la tempo de manĝado.”

“Ankaŭ vi ne scias [la vojon]. Budho demandis la trian ŝramanon. “Kiom da tempo daŭras la homa vivo?”

“Dum la spiro, mi pensas.”

Budho diris, “vi prave scias, kio estas [la vojo].”


39-a

Budho diris, “Tiu, kiu lernas budhismon, devas kredi kaj observi la tutan instruon de Budho. Ekzemple, mielo estas dolĉa ne nur la meza, sed ankaŭ la ĉirkaŭa. Miaj instruoj estas samaj.”


40-a

Budho diris, “Por ekzerci la [vojon] ne sufiĉas la fizika ekzerco. Ŝajnas, ke la korpo ekzercas, sed la koro ne. Male se la koro ekzercas, ne necesas la fizika ekzerco.”


41-a

Budho diris, “Ekzerci [la vojon] estas, ekzemple, bovo vadas en marĉa vojo kun peza ŝarĝo. Eĉ en troa laciĝo ĝi ne vidas ĉirkaŭon. Kaj apenaŭ post la trairo ĝi reordigas la spiradon. ŝramano devas kompreni, ke la deziremo estas danĝera pli ol marĉo. Tenu la koron senkurba kaj rektanima al [la vojo], kaj li povas eviti la suferon.”


42-a

Budho diris, “Mi vidas tronon kiel polvon trapasanta fendeton, trezoron el oro aŭ gemo kiel tegol-pecon. ŝajnas al Mi, ke silka vesto estas ĉifono, la tuta mondo kiel semo de herbo, kvanto da akvo de granda lago kiel oleo por ŝmiri piedon.Kaj ordenon, kiu havas nur banalan instruon, Mi vidas, ke ĝi trompas valoran amason de popolo. Sed mi revas la plej altan ver-vekiĝon kiel or-koloran ŝtofon. [La budhisman vojon] Mi vidas kiel floron antaŭ la okuloj, samadion kiel senmova Monto Sumeru. Kaj nirvanon mi vidas kiel staton duon-dormanta aŭ duon-vekiĝanta. Rigardiĝas embaraso kaj klar-scio estas lud-danco de la ses drakoj. La darmo dekomence egala al ĉio ja estas unu sola aŭtentika mondo. Ŝanĝiĝo de tiu ĉi mondo estas kvazaŭ la ŝanĝiĝo de aspekto de arbo laŭ la kvar sezonoj, mi pensas.”


Okcidento Kromnomo de NIŜI Jasuhiro. Eŭrope: Nishi Yasuhiro. Japana tradukisto kaj membro de la Japana Budhana Ligo Esperantista.

Bagavat/o  Budho.

Marao  Diablo.

samadi/o  profunda meditado.

4 faktoj  Alivorte, la 4 Noblaj Veroj: la sufero, kolekto, estingo kaj vojo.

asket/o  Tie ĉi: la kvin iamaj kolegoj de l’ Budho.

fin-faro  Alivorte: nirvano.

ŝraman/o  Ekzercanto.

ŝil/oj  Regularo pri religia konduto, ktp.

arahant/o  Konkerinto (de si mem). Alivorte: Budho.

svarg/o  Regiono de ĉielo.

tenac/o  Alteniĝo.

atest/o  En-nirvaniĝinto.

praĵnjo  La budha saĝo.

Kassapa’  La 6-a el la 7 paseaj budhoj.

ses radikojn  La ses orgamoj: okulo, orelo, nazo, lango, haŭto, koro.

ver-vekiĝ/o:  Bodhio.

samadi/o  Bodhio.