Ĉu la budheculon senokupatan vidas vi?
Restas al li nenio lerni, nenio fari.
Eraran pensadon li ne elpelas,
Al vereco nek strebas.
La budheco estas la esenco de malvido,
Vakua nereala fizika korpo estas la darma korpo;
Post iluminiĝo restas nenio alia ol la memo.
Vera budheco estas la mem-naturo origina,
Simile al ŝvebanta nubo, la kvin komponantoj
Foriras, revenas, sed ne haltas.
Simile al ŝaŭmoj, la tri venenoj
Sur akvo estiĝas kaj disiĝas.
Kiam oni atingas en tieleco,
Ne en mortemo obstinas,
Nek en darmo obstinas;
Karmo de abisma narako subite eliminiĝas.
Se mi trompas vivestaĵojn per mensogo,
mi falos en narakon kaj lasos eligi mian langon.
Se oni tuj iluminiĝas en la budha zeno,
Ses paramitoj kaj ĉiuj agoj perfektiĝos kaj unuiĝos.
Ses sferoj aperas nur en sonĝo.
Post vekiĝo fine la universo ne ekzistas.
Ne ekzistas peko-kaj-feliĉo, nek damaĝo-kaj-profito,
Same kiel polveroj sur spegulo post poluro.
Kiu ne havas pripensadon?
Kiu ne naskas eraran pripensadon en koro?
Li vere ne naskas pripensadon.
Ĉio naskiĝas en lia koro.
Purigu vian koron, budhiĝos vi.
Se ne, tio similas al tio,
Ke pupon iu demandas.
Ĉu matene, ĉu vespere budhiĝos mi.
La kvar elementojn forlasu.
Fizikan korpon ne serĉu.
Agu laŭ la eco de nirvano!
Ĉio estas neeterna kaj ŝunjata.
Jen tio estas la granda saĝo de tatagato ,
Estas perfekta iluminiĝo pri budheco.
Diras persiste mi
La veran mahajanon al vi.
La definitiva radikala parolado pri darmo
Estas koro-sigelo de budhoj.
Mi ne parton al vi limigite diras,
Ne serĉas branĉojn nek plukas foliojn.
La mani-juvelo, valoraĵo de budhano,
La ses miraklajn utilojn ĝi alportas;
Ĝi havas utilojn kaj kolorojn,
kiuj ne estas utilaj nek koloraj.
Tatagato akiras la kvin fortojn ,
Li atingis la kvin vid-povojn ;
Oni facile vidas sin en spegulo,
Ne povas preni lunon en akvo.
La iluminiĝinto sola promenas
Sur la vojo de nirvano;
Kun iluminiĝinto li laboras
Por homa iluminiĝo.
Li estas pura, simpla, kaj altespirata,
Li estas malgrasa, majesta, kaj senŝancela,
Li estas malriĉa en materio,
Li estas riĉa en spirito.
Plena de flikaĵo estas lia vestaĵo.
Li kaŝas en sia koro neniam elĉerpeblan eluzeblan trezoron,
Iluminigas la homojn laŭ ilia nivelo de saĝo,
Entuziasme kaj senlace por la homaro.
La tri korpoj kaj la kvar saĝoj estas perfektaj en lia korpo,
La ok liberiĝoj kaj la ses povoj estas sigelataj en lia koro;
Supersaĝuloj momente iluminiĝas,
Banaluloj ne kredas budhecon malgraŭ multaj aŭskultoj.
Oni iluminiĝas,
Same kiel la malpuregajn vestaĵojn li demetas.
Li ne sin fanfaronas,
Ke li estas strebinta kaj progresinta.
Fronte al kalumnioj kaj malhonorigoj
Li estas apatia;
Vizaĝe al mallaŭdoj kaj honorigoj
Li estas malvarma.
Se oni levas torĉon por bruligi ĉielon,
Certe estas vane;
Mi somere drinkas dolĉan roson de kalumnioj,
Estas tiel konforte.
Ne abomenu malican vorton.
Aŭskult malican vorton
Meriton sukcese plenigos
Kaj budhiĝan praktikadon bonigos.
Pere de konkreta esprimo de pacienco,
De kompato, kaj de indulgo
Atingas plenan saĝon kaj ne obstinas en ŝunjato
Ne nur mi sed ĉiuj budhoj sennombraj kiel sableroj de Gango.
La teron skuas muĝado de leono.
Cerbo de aliaj bestoj krevas pro ĝi.
Timas elefantoj pro ĝi, kaj ilia majesteco foriras.
Ĝojegas tamen ĉielaj drakoj en trankvilo.
Parolado de budho, same kiel muĝado de leono,
Timigas miskomprenantojn pri budheco, same kiel aliajn bestojn.
Montojn mi grimpis,
Riverojn kaj lagojn mi transiris.
Por demandi pri zeno kolegojn mi vizitis,
Bonajn instruistojn mi serĉadis.
La vojon al la monto Caoxi mi trovis,
Kiel liberiĝi el naskiĝo kaj morto mi komprenis.
Irado estas zeno, sidado estas zeno;
Parolo, silento, kaj ĉiuj movoj estas zeno.
Eĉ se iu metus sabron sur mian kolon,
Aŭ toksaĵon antaŭ mian buŝon,
Mia animstato estas trankvila,
Mia sinteno estas aplomba.
Ŝakjamunio, renkontinte la Budhon Lumturon ,
Antaŭ multaj kalpoj fariĝis tolerema bodisatvo.
Naskiĝas kaj mortas la homo,
Ĉiam kaj ĉiam denove.
Post la tuja vervekiĝo je la vero de ne-naskiĝo,
Naskiĝo-kaj-morto ne estas la kateno.
Iluminiĝinto ne ĝojas nek koleras,
Iras sur profundaj lokoj inter kvietaj montoj,
Sub pinarboj, preter strangaj rokegoj,
Por la praktikado de budheco.
Honoro kaj malestimo estas senvaloraj,
Famo kaj profito estas forĵetendaj.
Purigu koron, tiam malvido disrompiĝas.
Bonfarado kaj donacado estu sen celo.
Efemeran feliĉon nur naskas celhava donaco;
Tiel ne eblas liberiĝo el transmigrado.
Kiel sago sin direktanta al la ĉielo iam falas sur la teron,
Tiel la feliĉo naskiĝi en la dia mondo iam elĉerpiĝas.
Liberiĝi el la alligiteco al objekto konstanta,
Kaj el la erara opinio de neniiĝo de objekto,
Scii memkoron, kaj aperigi memnaturon
Estas la fundamento de praktikado de budheco.
Ceremonio kaj formalaĵo estas supraĵoj;
Pura koro en klarakvo similas al la hela luno.
La mani-juvelo kaj la budha sigelo en koro
Eterne funkcias por profiti memon kaj aliajn.
Tra pinarbo blovas vento, riverojn prilumas la luno.
Kiel kvieta estas la luna nokto.
La mani-juvelo sigelas budhecon en mia koro.
Nebulo, roso kaj nubo estas vestaĵo sur mia korpo.
Metala bastono, kies du oraj ringoj sonoras, trankviligis tigrojn,
Almoza bovlo subigis drakojn;
La du ilojn bikŝuo ne forlasas eĉ momenton.
Ili estas la heradaĵoj de budho al disĉiploj.
La vero esence estas vakua, ne indas strebi en la vero.
Falsaĵo esence ne ekzistas, ne indas rompo falsaĵon,
Ĉiuj estas senformaj, ĉiuj estas vakuaj.
Tio estas la substanco de la budha saĝo.
Malplena estas la objekto, ne ekzistas la ŝunjato.
Pura koro similas al klara spegulo,
Reflektas senobstakle la universon;
Tiel same saĝo reflektas ĉion klare.
Tiu, kiu ne ĝisfunde komprenas la budhecon,
Ne kredas la rezonon de kaŭzo kaj rezulto,
Fine malsaĝe kaj blinde kondukas sin en malfeliĉon,
Iras eraran vojon disde la ĝusta praktikado de budheco.
Forĵeti ekzistadon kaj alligi sin al ŝunjato,
Ankaŭ estas malsane, kvazaŭ salti en fajron timante dronon.
Memtrompe estas preni la veron kaj forĵeti falsan koron.
Kie estas la vero? Kie estas falsa koro?
Forĵeti malpuran koron kaj preni verecon
Ankaŭ estas malĝuste.
Praktiki budhismon per la koro de preno kaj forĵeto
Estas same kiel preni malamikon kiel intimulon.
Budha praktikanto senfine praktikas zenon.
Trovi falsaĵon vera, perdi la darman trezoron kaj sian meriton,
Estas kaŭzata de koro, de menso, aŭ de konscio.
Per zeno frakasu koron, tuj eniru en la darmon de ne-naskiĝo.
La vera viro prenas saĝo-glavon;
La glavo de plena saĝo kaj la diamanta fajro
Ne nur dispecigas la ne-budhismajn tezojn
Sed ankaŭ timigas diojn kaj demonojn.
La budha saĝo sonorigas darman tondron kaj darman tamburon,
Sternas kompatan nubon kaj verŝas dolĉan pluvon.
La kunvenintaj praktikantoj reciproke stimulas,
Kvazaŭ drako kaj elefanto interbatalas.
Nutra herbo kreskas sur Himalajoj,
Bovo ĝin manĝas, bonan lakton sekrecias.
Mi ĉiam lernas la budhan instruon kiel
La esencan kaj plej fajnan ekstrakton el lakto.
Unu budheco kongruas kun estomanieroj.
Al unu vojo kondukas mil budhaj vojoj.
Unu luno speguliĝas en dek mil riveroj;
Unu estas fakte la lunoj en dek mil riveroj.
Budhaj darm-korpoj eniras en nian memnaturon;
Nia memnaturo unuiĝas kun budha naturo.
Formon kaj koloron havas objekto;
Sed formo ne estas formo, koloro ne estas koloro.
Okdek mil vojoj al budhiĝo dum palpebruma daŭro plenumiĝas;
Karmoj akumulitaj dum tri grandaj kalpoj momente malaperas.
Kelkaj budhaj vortoj ne estas ĉiuj budhaj vortoj.
Kiel mia budheco rilatus al ili?
La budha noumeno estas vakua kaj senlima,
Ne indas je riproĉo nek laŭdo.
Serĉi ĝin ne necesas, ĝi estas apud vi.
Kie ajn vi estas, tie estas la mezo de iluminiĝo.
Preni ĝin oni ne povas, nek forĵeti ĝin.
Oni povas preni ĝin nur en la maniero de nepreno.
Saĝulon iluminigas darmo,
Malklerulon neniel iluminigas ĝi.
Prediki la budhan darmon silente
Estas la plej elokventa prediko.
Ĉiuj budhoj malfermas la grandan pordon de darma donaco.
Kiu povus obstakli tion?
Se iu demandos min, kian esencon mi komprenas,
Mi respondu: la forton de la granda budha saĝo.
Ĉu prava aŭ malprava, oni ne scias;
Eĉ la ĉielo ne povas sondi la gvidan manieron de majstroj.
Mi iam praktikadis jam de antaŭ multaj kalpoj;
Mia praktikado ne estas arbitre farita.
Jen la darma standardo de la monaĥejo de Caoxi
Montras klare la dekreton de la Budho.
Mahakaŝapa la unua heredis la darman lampon.
Ĝi estis daŭre tenata ĝis la dudek-oka patriarko en Hindio,
Kiu trans la maron venis al Ĉinio;
Ĉi tie li Bodhidarma fariĝis la unua patriarko.
La vera budhismo tenata dum la ses patriarkoj
Disvastiĝis tra la tuta lando.
Posteuloj kiuj atingis la vojon
Estas sennombraj.
La vereco ne ekzistas; la falseco ne ekzistas.
La dudek pordoj al ŝunjato
Ne obstinas en ekzistado nek en ne-ekzistado;
Ambaŭ estas samaj laŭ la eco de budho.
La koro estas radiko, la darmo estas polvo;
Ambaŭ estas kvazaŭ adheraĵo sur spegulo.
Post purigado de adheraĵo eklumas spegulo;
Post foriro de koro kaj darmo aperas la vera koro.
Ve, la fina periodo de degenero!
Kiel malfeliĉa estas la popolo en la putra epoko!
Ili estas foraj de la vero kaj plenaj de eraraj ideoj;
La demonoj estas fortaj, la darmo malforta.
Multaj katastrofoj okazas en la mondo.
La demonoj eksciinte la vojon de momenta iluminiĝo,
Dezirus elimini kaj disrompi ĝin en pecetojn.
Tio tamen ne eblas.
Eraraj ideoj ĝermas en la koro; fatala puno alvenas al la korpo.
Ne kulpigu la ĉielon kaj la aliajn homojn;
Se vi ne deziras venigi karman pekon sur vin,
Ne kalumniu la ĝustan darmo-radon de budho.
En santalaro la aliaj arboj ne kreskas;
En ĝia densejo nur leono vivas,
Libere promenante en la silenta arbaro.
La aliaj bestoj kaj birdoj malproksimiĝas de ĝi.
Leonido sekvigas la aliajn post si,
Muĝas laŭte jam tri-jaraĝa;
Se vulpo dezirus postkuri ĝin,
Estas vane; eĉ cent miloj da monstroj.
La perfekta instruo, ke memnaturo estas budheco,
Superas la banalulan konscion.
Se vi dubas pri ĝi, venu kaj diskutu kun mi.
Mi tamen ne asertas, ke atmano estas la vera.
Praktikantoj eble enfalus en la danĝeron de la vidoj
De konstanteco aŭ de malkonstanteco;
Ambaŭ ne estas pravaj.
Se vi devias eĉ hareton, vi perdas mil kilometrojn da vojo.
Eĉ la filino de la drak-reĝo budhiĝas,
Estante prava;
Eĉ la filo de Ŝakjamunio enfalas en narakon,
Estante malprava.
Mi de antaŭ multaj jaroj kolektadis sciojn,
Legadis, kaj parkere lernis sutrojn kaj komentariojn,
Senhalte penadis diferencigi doktrinajn konceptojn;
Vane, kvazaŭ kalkuli sablojn sur plaĝo.
Budho akre kritikis min,
Ke taksi aliulan trezoron ne estas profitidona.
Mi malspritulo ne komprenis la ĝustan budhecon,
Ne povis atingi la instruon pri momenta iluminiĝo.
La praktikantoj de la du veturiloj strebas sen la ĝusta direkto;
La ne-budhismaj praktikantoj malhavas saĝon.
Ili, ĉu pro malsaĝo, ĉu pro infaneca senscio,
Ŝajnigas per malplena pugno ion efektivan.
Ili vidas nur la fingron montrantan la lunon, ne la lunon mem,
Havas la bizaran guston ene de la objektoj kaj de la organoj.
Budho estas libera de unu fiksita darmo,
Libere observas la mondon.
Iluminiĝinte, oni konas,
Ke la karma baro estas ŝunjata.
Se vi ankoraŭ ne iluminiĝis,
Kompensu la pasintan karman pekon.
Malsatulo ne kuraĝas manĝi frandaĵon;
Malsanulo ne petas bonan kuraciston.
Obsedato ne kredas darmon, aŭskultinte budhon.
La forto de kono igas nin en avidemo praktiki zenon.
Estas super nia penso, kiel lotuso en fajro ne detruiĝas,
Tiel bikŝuo Jongshi iluminiĝis pekinte kontraŭ preceptoj,
Jam budhiĝis, kaj nun vivas.
Lia prediko estas kvazaŭ hurlo de leono.
Ho, kiel priplorinde!
Malakrulo, malkomprenemulo!
Ili scias nur ke peko kontraŭ preceptoj baras budhiĝon,
Ne vidas tamen la plej profundan darmon.
Iam du bikŝuoj pekis kontraŭ la preceptoj pri sekso kaj mortigo.
Laŭ la tradicia vidpunkto de Upali , ja estas peko.
Vimalakirti tamen juĝis, ke senintenca peko estas pardonebla,
Tiel la dubo tuj solviĝis, kvazaŭ neĝo degelus sub la suno.
Fajnaj laboroj de la forto de nepensebla liberiĝo
Estas sennombraj, kiel sableroj de la rivero Ganga.
Kial ne oferi la kvar specojn de donaco?
Eĉ frakasi sian korpon ne reciprokas al la favoro de budho.
Vere kompreni unu frazon estas kompreni ĉiujn frazojn.
La plej elstaran darmon inter ĉiuj darmoj
La sennombraj budhoj kune atestas.
Nun mi komprenis tiun ĉi darman trezoron.
Kredante kaj tenante tiun ĉi darmon ĉiuj egalas al budho.
Se oni klare vidas, nenio ekzistas; nek homo, nek budho.
La universo estas kvazaŭ ŝaŭmo en maro;
Ĉiuj sanktuloj kaj saĝuloj forpelas ĝin.
Eĉ se la legenda imperiestro venus super ni,
Meditado ne estu rompita.
Eĉ se la suno malvarmiĝus kaj la luno varmiĝus,
Demonoj ne povas detrui la veran instruon.
Ĉaron tiratan de elefanto marŝantan dignoplene
Manto ne povas malhelpi;
Granda elefanto ne paŝas sur vojeto de leporo.
Tiel, la granda iluminiĝinto ne interesiĝas pri bagatelaĵoj.
Ne malgrandigu la lontanan ĉielon per via malvasta vido.
Por via kompreno mi nun definitive faris la kantikon.