(Palie, laŭsone: Maha Sati Pathana Suto -- Digha Nikajo 22)
Represita el La Budha Lumo n-roj 56-58 (1959)
Foje, dum lia* restado kun la frataro proksime al la urbo Kammassadhammo en la Kuru lando, La Beata Gotamo alparolis la ĉeestantajn bikŝuojn, dirante: “Fratoj! Unu fidinda vojo kondukas al pureco, longe preter kaj for de malĝojo, al la tuta ĉeso de malbono kaj malfeliĉo, kaj fine al la atingo de Nirvano. Tiu estas la kvarera praktiko de Prava Pripenso.
“Kiel ĝi estas kvarera? Ĉar tiu frato, kiu volas praktiki Pravan Pripenson, tion faru rilate al sia korpo, rilate al siaj sentoj, rilate al siaj pensoj, kaj rilate al siaj ideoj. Li tiel lernu konsideri ĉion en rilato kun siaj korpo, sentoj, pensoj kaj ideoj, ke li restu ĉiam memregata kaj atenta, venkante avidon kaj malĝojon.
“Kiel oni tion faru rilate al la korpo? La frato iru al la soleco de arbaro, aŭ al neokupata ĉambro, kaj tie li sidu serena kaj rekta, pretigu sian menson vigla kaj atenta. Li pripensu sian spiradon, kaj li pensu: Priatentante mian korpon, mi enspiras kaj elspiras; je ĉiu spiro mi trapenetrigas mian korpon per trankvilo kaj paco.
“Li atente konsideru la agojn de la korpo, kiel ili fariĝas kaj foriĝas, kiel ili aparte estiĝas. Lia menso vigle konsideru la vivon de sia korpo, ĝiajn ĉiutagajn movojn, ĝiajn diversajn partojn kaj iliajn uzojn. Li konsideru en sia imago la ŝanĝojn konstante okazantajn interne de la korpo, ĝian malrapidan evoluadon, ĝian maturiĝon, kaj ĝian iom-post-ioman kadukiĝon. Li konsideru la korpon en la vera lumo de malkonstanteco kaj tion, kio nepre forpasos.
“Li pensu: Tiu ĉi estas mia korpo. Ĝi estas kunmetita tiamaniere, kaj el tia materialo. Ĝi aspektas ekstere en tia formo, kaj interne ĝi estas aranĝita en tia ordo. Hodiaŭ ĝi agadas tiumaniere, venos la tempo kiam ĝi jam ne povos moviĝi. Ĝi fariĝis, kaj nepre ĝi foriros tiel, kiel ĉiuj komponitaj objektoj havas tiun sorton.
“Rilate al la sentoj, la sama atenta pripensemo estu praktikata. La frato meditu pri la naturo de la emocioj kaj la sentoj. Li rimarku iliajn ŝanĝojn; kiel ili estiĝas kaj kiel ili malaperas. Li analizu ilin, kaj pro tio li restu nedependa kaj aparta, avidante nenion, kion povas disponigi ĉi tiu mondo.
“Rilate al la pensoj, la frato praktiku Pravan Pripenson atentante ĉiun penson sian, rimarkante la estiĝon kaj la disiĝon de la pensoj. Li rekonu sian pensadon kaj ĝian veran naturon, kaj pro tio elkomprenu sian nedependecon kaj sian povon resti neligita.
“Rilate al la ideoj, la frato konsideru ideojn de la vidpunkto de la Kvin Malhelpoj. Li pensu: En mi estas la emo al sensaj deziroj, la emoj al malbonvolo, maltrankvilo, kaj hezito. Li elkomprenu ĉi tion, kaj li ankaŭ kondideru kiel ĉi tiuj fariĝas kaj foriĝas, kaj tiel li komprenu sian veran nedependecon kaj sian povon resti neligita kaj libera.
“Li ankaŭ konsideru ideojn laŭ la vidpunkto de la Kvin Komponaĵoj aŭ Elementoj de Estiĝo. Kaj kiel li faru tion? Li konsideru kiel ideoj inklinas al fiksiĝo en unuj formoj, kiel ili fariĝas firmaj kaj kutimaj, kaj kiel ili implikas la opiniojn kaj influas la konscion.
“Li ankaŭ konsideru la ideojn en rilato al la sentoj. Li konsideru la diversajn sent-organojn de la korpo, kaj ilian potencon kaj uzon. Li rekonu tion, kiel la uzo de la sentoj, katenoj kaj malhelpoj estiĝas; li atente ekzamenu kiamaniere tiuj estiĝas kaj entreprenu, ke estontece neniu kateno aŭ malhelpo restos nerompita kaj forĵetita.
“Plue, fratoj, la frato konsideru ideojn en rilato al la Sep Faktoroj de Iluminiĝo. Li atentu la vekiĝon en sia menso de Prava Pripenso, Prava Esploremo, Prava Ĝojo, Prava Energio, Prava Sereneco, Prava Feliĉo, Prava Altruismo. Li rimarku, kiel ili estiĝas, kaj kiel ili povas tendenci al forvelkiĝo, kaj li studu la metodon por la plena perfektigo de tiuj.
“Ankoraŭ plu, la frato konsideru ideojn en rilato al la Kvar Grandaj Veroj. Li rekonu la veron de sufero, kaj de la kaŭzo kaj la estiĝo de sufero. Li konsideru tion, kio necesas por la ĉesigo de sufero, kaj fine la Vojon, kiu kondukas al la ĉesigo de sufero.
“Kaj kio estas la vero de sufero? Naskiĝo, maljuniĝo, morto, malĝojo kaj malespero estas aferoj de sufero. Nekontentigataj sopiroj estas suferigaj. Mallonge dirate, ĉiuj aferoj, kiuj rilatas al la soifo por ekzisto estas suferigaj. Kion signifas naskiĝo? Naskiĝo estas okazo de tio, je kio aperas la cirkonstancoj de ekzisto, la estiĝo de nova formo de tiuj komponaĵoj de esteco, kiuj, kiam ili grupiĝas, produktas la ideon de individueco. Kion signifas maljuniĝo? Maljuniĝo estas tiu stato de rapida kadukiĝo, kiu finfine, nature kaj neeviteble rezultas de naskiĝo kaj kreskado. Kion signifas morto? La morto estas la diseriĝo, la disrompiĝo, la fino de la formo. Ĝi estas la fina kaj neevitebla stato ĉe la kompletigo de la vivdaŭro en ĉiu manifestiĝinta estaĵo. Kion signifas malĝojo, suferado, malgajo kaj malespero? Tiuj estas statoj, kiuj, ĉiu en sia propra maniero, esprimas kaj montras la signifon de la naturo de ekzisto kaj de deziro.
“Kaj kio estas la vero pri la kaŭzo de sufero? Ĝi estas la forta, nesatigebla soifo por ekzistado, la profunda kaj potenca volo vivadi, kiu en ĝiaj multaj formoj esprimiĝas kiel deziro kaj avido. Ĝi estas soifo al plezuro kaj ekscitiĝo, la avido al pli multe kaj ankoraŭ pli multe da ĝuoj de la sentoj. Ĝi estas la forto de la egoisma celado al persona kontentigo, kondukante ĉiam al renaskiĝo, maljuniĝo, kadukiĝo, morto kaj malfeliĉo.
“Kaj kio, fratoj, estas la vero pri la ĉeso de sufero? Ĝi estas la absoluta forvelko kaj malapero de deziro. Ĝi estas la definitiva rezigno de la tuta avido al tio aŭ tio ĉi, kaj de la volo havi pli kaj ankoraŭ pli multajn plezurigaĵojn. Ĝi estas la fina formeto de la soifo al mem-esprimiĝo en iu ajn formo aŭ maniero.
“Kaj kio estas la vero pri la vojo al la ĉesigo de sufero? Ĝi estas la Nobla Okera Vojo, nome: Prava Kompreno, Prava Celo, Prava Parolo, Prava Konduto, Prava Okupo, Prava Klopodo, Prava Pripenso kaj Prava Medito.
“Kio estas Prava Kompreno? Ĝi estas la kompreno de sufero. Ĝi estas la ĝusta elkompreno de la Nobla Vero pri Sufero.
“Kio estas Prava Celo? Rezulte de la prava kompreno, ĝi estas la decido rezigni la ĝuojn de deziro, la decido vivadi rilatante al ĉiuj senmalutilige, kaj la decido celi bonkorecan pritrakton de ĉiuj estaĵoj.
“Kio estas Prava Parolo? Ĝi estas paroli veron; paroli bonkore; eviti sencelan babiladon, insultadon kaj kalumnion.
“Kio estas Prava Konduto? Ĝi estas respekto al ĉies rajto vivi; respekto al la posedaĵoj de aliaj; vivadi ĉaste kaj pure.
“Kio estas Prava Okupo? Laŭ tio ĉi oni subtenas sian vivon en maniero ne malutila al alia, ĉu homo, ĉu besto. Ĝi estas la forlaso de ĉiu malbona vivrimedo, kaj la preno de bonaj okupoj.
“Kio estas Prava Klopodo? Bari malbonon de la menso; forigi malbonon jam en la menso; ankoraŭ kulturi bonon en la menso; diligente akiri senĉese bonon en la menson.
“Kio estas Prava Pripenso? Efektive ĝi estas tiu atentiga sintenado, kiu plene rimarkas la valoron de ĉiuj statoj de la menso kaj kiel ili fariĝas kaj foriĝas. Ĝi estas tiu trankvila kaj atenta sinteno, kiu povas venki la sopirojn kaj malfeliĉon naturajn al la korpo, al la sentoj, la pensoj kaj la ideoj. Ĝi estas tiu ekvido de la vero, kiu produktas pacon kaj regadon de la menso.
“Kio estas Prava Medito? Ĝi estas la atingo kaj la eniro en la kvar statojn de medito, en kiuj troviĝas saĝeco, ĝojo, paco kaj sereneco.
“Tiel la frato, kiu entreprenas la ekzercon de Prava Pripenso en rilato al ideoj, konsideru kiel ili funkcias kaj ilian naturon, kiel ili fariĝas kaj foriĝas. Tiel li restos sendependa, indiferenta kaj avida pri nenio ajn en la mondo.
“Tiu, ho Bikŝuoj, kiu praktikas Pravan Pripenson, fine, en longa aŭ mallonga tempo, atingos al* stato de saĝeco en la nuna vivo aŭ, se restas ĉe la morto ankoraŭ kaŭzo en li por evidenta ekzisto, al stato de tiu kiu jam ne revenos al la tero.
“Tial mi diras: Unu fidinda vojo kondukas al pureco, longe preter kaj for de malĝojo, al la tuta ĉeso de sufero kaj mizero, kaj fine al la plena atingo de Nirvano. Tiu* estas la praktiko de Prava Pripenso.”
Geo H. JOKSON (1898-1980) Angle: Geo H. YOXON. Tuj post la fondiĝo de BLE komencis labori por la ligo kiel sekretario kaj eldonis la unuan organon "La Budhismo" ekde 1931.
* Okaze de la reaperigo sur TTT-paĝo de JBLE, la redaktoro lasis kelkajn gramatikajn erarojn en la teksto pro estimo al historia dokumento. La nuna redaktoro, identigas tiujn per la simbolo “*”.