(Palie: Karaniyamettasutta -- el Sutta Nipta 1-8)
Por sia propra feliĉo tiu,
kiu komprenis ĉi tiun trankvilon,
estu kapabla kaj sincera, sincerega,
konsentema, milda, malfiera,
kontenta kaj facile nutrata,
havanta malmultajn devojn, facilan kondukon
kaj trankvilajn sentojn, saĝa,
modesta, inter familioj ne avara.
Neniel li agu malnoble
kaj igu saĝulojn mallaŭdi lin.
Feliĉaj kaj sekuraj ili estu.
Ĉiuj estaĵoj estu feliĉaj.
Kiuj ajn estaĵoj vivas -
timemaj aŭ sentimaj*, senescepte,
longaj kaj grandaj,
mezgrandaj, mallongaj, etaj kaj fortaj,
videblaj kaj malvideblaj,
foraj kaj proksimaj,
naskitaj kaj naskotaj -
ĉiuj estaĵoj estu feliĉaj.
Ne unu la alian trompu,
nek malestimu ie ajn.
Pro kolero aŭ malico
neniu deziru suferon al alia.
Kiel patrino propran filon,
per sia vivo solan filon protektas -
tiel inter ĉiuj estaĵoj
li kultivu senliman koron.
Ame en la tuta mondo
li kultivu senliman koron.
supren, suben kaj ĉirkaŭen,
senmalhelpe, senmalame, senmalamikece.
Starante, irante, sidante
kaj kuŝante, dum li ne dormas,
tiun atenton li vivtenu.
Nobla oni ĉi tie nomas tiun staton.
Sen opinioj, virta
kaj vidkapabla
li ĝudezirojn forigas.
Certe li ne denove eniras uteron.
* aux “movantaj kaj senmovaj”; la paliaj vortoj (tas’v’ th’var’v’) povas havi ambaŭ signifojn.